South Park (Suda Parko) estas televida komedia animadoserio kreita de Matt Stone kaj Trey Parker. Ĝi dissendiĝas ekde 1997 kaj temas pri la superrealistaj aventuroj de kvar ok-jaraj knaboj loĝantaj en malgranda urbo South Park (Koloradio, Usono). South Park kritikas satire multajn aspektojn de usona kulturo kaj aktualaĵoj, kaj problemigas konvinkojn kaj tabuojn per nigra humoro.

South Park
animacia televida serio • paperpeca movbildofarado
Originala titolo South Park
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando Usono
Ĝenro satiro, black comedy television program, animated sitcom, comedy television series, nigra humuro, Superrealisma humuro, situacia komedio, adult animation
Reĝisoro Trey Parker
Muziko de Primus
Amplekso
Sezonoj 26
Epizodoj 323
Daŭro sen reklamoj 22
Elsendo
Unua elsendo 13 aŭg. 1997
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo
ĉe IMDb
vdr

Temoj redakti

La programo okulfrapas pritraktante aktualaĵojn, kiam ili ankoraŭ estas aktualaj, kutime en kruda maniero. Ekzemple, epizodo pri rehejmigo de rumanaj kvinnaskitoj dissendiĝis dum la afero Elián González, en kiu rolis Janet Reno, tiutempa usona Prokuroro Ĝenerala (ministro pri justico). En alia epizodo dissendita post la 11-a de septembro 2001 la knaboj iras per armea transporto al Afganio kaj renkontas Usaman Bin Laden.

Roluloj en Sudparko redakti

La Knabaro redakti

La Knabaro estas la grupo de la 4 ĉefroluloj de Sudparko. Temas pri Stano Marŝo, Kajlo Brokovskio, Eriko Kartmano kaj Kenĉjo MakKormiko.

  • Stano Marŝo estas unu el la ĉefaj roluloj de Sudparko kun Kajlo Brokovskio. Li estas la plej normala knabo de la amika kvaropo. Li estas tre honesta kaj matura.
  • Kajlo Brokovskio estas unu el la ĉefaj roluloj de Sudparko kun Stano Marŝo. Li estas juda kaj pro tio, Eriko Kartmano ĉiam takinas lin. Li ofte diras "Vi bastardo(j)" sekvanta Stana "Oh Dio mia, vi/ili/ni murdis Kenĉjon" and "Mi lernis ion hodiaŭ" (ofte finepizode).
  • Eriko Kartmano estas dika rolulo en Sudparko. Eĉ se li ne estas la plej grava rolulo de la kvaropo (kun Stano kaj Kajlo kaj Kenĉjo, li ja estas tre ŝatata de la spektantoj. Li ankaŭ famas pro lia senĉesa ŝercumado pri la judoj, kaj ioma faŝista agado. Kelkfoje lia bruna hararo nigriĝas pro pli granda similo kun Hitler. Ĉiukaze, oni povas diri ke Kartmano estas la kontraŭ-heroo de Sudparko.
  • Kenĉjo MakKormiko estas oranĝkolorvesta knabo, kies voĉo apenaŭ aŭdeblas. Li estas el iu multinfana irlanddevena malriĉega kredantega familio. Li mortas en preskaŭ ĉiuj epizodoj.

Studentoj de la Sudparka bazlernejo redakti

Gravaj aliaj studentoj de la bazlernejo de sudparko estas Butero kaj Tviko.

  • Leopoldo Butero Stotĉo estas rolulo de Sudparko. Li estas tre naiva kaj kredema knabo. Li ĉiam volas helpi.

Teamo de la Sudparka bazlernejo redakti

La instruisto de la 4a klaso estas Sinjoro Garisono. Sinjoro Makejo estas la edukadzorganto de la lernejo. Liaj frazoj finiĝas ofte per "m'klare".

Aliaj roluloj redakti

  • Terencio kaj Filipo estas du roluloj de Sudparko. Ili estas kanadanoj, do havas tre tipan vizaĝon. Ili estras famaj pro ilia tre konata elsendo pri humuro kaj furzeco. Nigrhara Terencio naskiĝis en "malgranda kanada vilaĝo" Toronto, kaj blondhara Filipo naskiĝis en Montrealo.

Epizodoj redakti

Jen listo de la epizodoj de la televida serio Sudparko (South Park).

La epizodoj estas ordigita laŭ produktado, ne laŭ apero ĉe televidekrano.

Unua sezono (1997-1998) redakti

Dua sezono (1998-1999) redakti

Tria sezono (1999-2000) redakti

Kvara sezono (2000) redakti

Kvina sezono (2001) redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti