Soveta-germana kooperado

Je Soveta-germana kooperado aŭ pli ĝuste Sovetia-germana kooperado oni celas la kunlaboron de Germanio kaj Sovetunio dum la periodo 1922-1941.

Komenco redakti

La germana imperio en 1917 antaŭhelpis (aŭ ne baris) la hejmenveturon de Lenin al Rusio. Li veturis en plombita vagono tra Germanio. La germanoj volis, ke Rusio ne plu batalu kontraŭ ili, ili volis malfortiĝon de la Rusa imperio. Germanio kaj bolŝevika Rusio jam en 1918 subskribis la pacon de Riga.

Ĵaŭde, la 15-an de aprilo en 1920, Victor KOPP, speciala reprezentanto de Rusio sendita fare de Lenin al Berlino, interesiĝis ĉe la Germana Defenda Oficejo, ĉu ekzistas ebleco por kunlaboro inter la rusa kaj germana armeo kontraŭ Pollando. (La rusoj ankaŭ demandis Hungarion pri komuna kunlaboro kontraŭ de Rumanio en la jaro 1922 [1].) Temis pri reakiro de la perditaj rusaj teritorioj.

La venkita Germanio rajtis post la unua mondmilito armi nur 100 000 homojn laŭ la Traktato de Versailles, kiu malpermesis al Germanio la posedon de aviadiloj, tankoj, submarŝipoj, peza artilerio, venengaso, kontraŭtankaj armiloj aŭ kontraŭ-aviadilaj armiloj. La inspektora grupo de la Ligo de Nacioj patrolis la germanajn fabrikojn kaj uzinojn, por certigi la neproduktadon de la malpermesitaj armiloj.

La rusoj proponis al Germanio favorajn cirkonstancojn por konstrui kaj testi tiujn armilojn en la interna Sovetio, fore de la inspektantaj okuloj. La rusoj petis kompense pro tio partoprenon en la germanaj teknikaj evoluigoj kaj asistadon en kreado de la Ĝenerala Stabo de la Ruĝa Armeo. La unuaj rusaj oficiroj alvenis tiucele marte en 1922. Unu monaton pli poste, Junkers ekkonstruis malpermesitan fabrikon ĉe Fili, rande de Moskvo. La granda kanonprodukta firmao Krupp baldaŭ ekaktivis en Sud-Rusio, proksime al Rostov-na-Donu. Oni establis en 1925 trejnadan centron por flugpilotoj ĉe Vivupal, proksima al Lipeck. La tanka ekzerc-lernejo establiĝis ĉe Kazan (1930), kie oni ellaboris la taktikon de la fulmomilito. Tiu armea kooperado ebligis la estigon de novaj germanaj armitaj fortoj antaŭ la enpotenciĝo de Hitler (1933). La germana-soveta venengasa fabriko en la Uralo ne estis sukcesa. (Proksime al Saratov, suba parto de la Volga, oni fondis teknikan altlernejon pri venengasa batalo, 1927)

Sovetunio proponis avantaĝojn por konstruado de submarŝipoj ĉe la Nigra Maro, sed tio ne realiĝis. La germana mararmeo alprenis proponon pri bazo ĉe Murmansk, kie ili povus kaŝi germanajn ŝipojn fore de la britoj. Dum la malvarma milito, tiu bazo ĉe Polarnoje – konstruita specife por la germanoj – iĝis tutmonde la plej granda deponejo de armiloj.

La sekreto pri la sovetia-germana kooperado senvualiĝis unuafoje en 1926, kiam brita gazeto Manchester Guardian informis pri la afero.

1939-41 redakti

La milita kunlaboro ĉesis kun la enpotenciĝo de Hitler kaj pludaŭris nur post la subskribo de (23-a de aŭgusto, 1939) pakto Ribbentrop-Molotov, pakto pri neagreso enhavanta la sekretan protokolon pri divido de Orienta Eŭropo. Pollando estas dividita je linio, proponita fare de Rusio 19 jarojn pli frue. La orientan, Bjalistokan parton de Pollando, 201 000 km², okupis Sovetunio, dum la okcidentan parton de 188 500 km² okupis Nazia Germanio.

Ĉar Britio blokadis Nazian Germanion, por eviti ties importon de militaj materialoj el transmaro, ĉiu necesa materialo por la Germana Imperio alvenis el Sovetunio per trajno. Stalin promesis aĉeton de tiuj varoj sur la mondmerkato, kiujn Sovetunio mem ne posedis. Tri okonoj de la nafto, uzata en Nazia Germanio en 1940 alvenis el Sovetunio. Ekde la komenco de la dua mondmilito ĝis la germana invado, tiu lando liveris 1,5 milionojn tunojn da nafto, saman kvanton da greno, kaj milojn da tunoj da gumo, ligno, fosfatoj (por produkti eksplodaĵojn), fero kaj multaj valoraj ercoj, specife kroma, mangana kaj platena.

Kompense al la krudmateriala helpo de Sovetunio, Germanio vendis aviadilojn (Heinkel He 100), ŝipojn (Lützow (1939)), aliajn armilojn ĝis fine de 1940, kiam evidentiĝis la atako kontraŭ la Sovetunio.

Je la momento de la invado, Germanio estis do kreditŝulda al Sovetunio.

Eksteraj ligiloj redakti

Literaturo redakti

  • Пронин А. А. "Советско-германские соглашения 1939 г. Истоки и последствия" ruse, rete (Pronin A. A. Sovetia-germanaj konvencioj de 1939 jaro. Originoj kaj sekvaĵoj)
  • Дьяков Ю. Л., Бушуева Т. С. "Фашистский меч ковался в СССР: Красная Армия и Рейхсвер. Тайное сотрудничество. 1922-1933. Неизвестные документы.", Москва, 1992 (Djakov JU. L., Buŝueva T. S. "Faŝisma glavo estis forĝita en USSR: Ruĝa armeo kaj Rejhsver. Sekreta kooperado. 1922-1933. Nekonataj dokumentoj.", Moskvo, 1992.)