Sovetrespublikara Esperantista Unio

Sovetlanda Esperantista Unuiĝo (SEU, ruse Союз Эсперантистов Советских Стран, Sojuz Esperantistov Sovetskiĥ Stran), kaj post 1927 Sovetrespublikara Esperantista Unio (ruse Союз Эсперантистов Советских Республик, Sojuz Esperantistov Sovetskiĥ Respublik), estis Esperanto-organizaĵo fondita en junio 1921 dum la Tria Tutruslanda Esperantista Kongreso, kiu celis unuigi la sovetiajn esperantistojn. SEU sukcese funkciis ĝis la stalinisma "Granda purigo" fine de la 1930-aj jaroj.

Sovetrespublikara Esperantista Unio
esperanto-organizaĵo
Komenco junio 1921 vd
Poste Rusia Esperantista Unio vd
Lando(j) Sovetunio vd
vdr
2-a kongreso de SEU, Moskvo, julio 1925
5-a kongreso de SEU, Moskvo, 25-28 de novembro 1931

En 1989 - 1990 SEU reaperis, tamen ĝi estis fakte tute alia organizaĵo kun tute novaj partoprenantoj. La nova asocio aliĝis al UEA kaj poste transformiĝis al REU.

SEU en 1921 - 1937 redakti

 
Sovetunia poŝtmarko de 1927 pri Esperanto

SEU estis fondita dum la III Tutrusia kongreso de esperantistoj en Petrogrado. Ekde 1925 estis regula eldono de SEU-gazeto, presorgano de SEU[1].

Ernest Drezen estis prezidanto de SEU ekde ĝia fondo ĝis sia morto (ĉirkaŭ 1937).

En sia agado SEU sekvis ortodoksan marksismon. Pro tio ĝi konfliktis kun Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), kiu strebis kolekti ĉiun maldekstran movadon.

Funkciado de SEU estis regulita per statutoj de 1922, 1927 kaj 1932 jaroj. Interese, ke en du unuaj fojoj estis uzita vorto статут kaj en la lasta rusdevena vorto устав.

  • "Статут Союза Эсперантистов Советских Стран" (Statuto de Unio de Esperantistoj de Sovetaj Landoj) - estis konfirmita de Popola komisarejo de justico 14-an de junio 1922[2];
  • "Статут Союза Эсперантистов Советских Республик" - estis konfirmita de Konsilo de Popolaj Komisaroj 26-an de marto 1927, kaj metita en "Kolekto de leĝoj de USSR por 1927 j.", №2, parto II, paĝo 131[2];
  • "Устав Союза Эсперантистов Советских Республик" - estis konfirmita de Popola komisarejo de edukado 13-an de novembro 1932.[2]

Por decidoj pri politiko de SEU estis organizataj Kongresoj de SEU. La unua okazis en 1923 en Moskvo.

Kongresoj de SEU en 1923 - 1931[1]:

Numero, jaro Loko Plia informo
1-a, 1923 Moskvo
2-a, 1925 Moskvo
3-a, 1926 Leningrado
4-a, 1928 Moskvo Akceptis ellaboritan de Ernest Drezen tezaron pri evoluo de la lingvo
5-a, 1931 Moskvo Konfirmis la skismon kun SAT

La Enciklopedio de Esperanto tiel priskribas SEU en 1934:

 
 Ĉe nuna tempo (fino de 1934) SEU havas registritajn 8930 membrojn. Organiza skemo de SEU estas - Centra Komitato, res­publikaj kaj provincaj komitatoj, ur­baj komitatoj, ĉeloj kaj grupoj en fabrikoj kaj kluboj ligitaj kun kon­cernaj komitatoj. Dum la lastaj jaroj streĉo de la ekonomiaj fortoj de la lando efiktiviganta sian unuan kvin­jarplanon kaj efektiviganta la duan kvinjarplanon, kaŭzis, ke E estis aten­tata kaj subtenata nur en tiuj lokoj kaj fakoj, kie ĝi povis praktike servi al la celoj starigitaj antaŭ la lando.
Estas konsiderinda fakto, ke en 1924-28 la problemon pri int. lingvo pritraktis lingva sekcio de sovetunia akademio. En 1931 detalan rezolucion pri perspektivoj de int. lingvo akceptis Moskva Instituto de Lingva Sci­enco. Dum sia ekzistado SEU eldonis pli ol 200 librojn pri kaj en E. Inter ili proksimume 60 libroj estis eldo­nataj sub aŭspicioj de SEU en eldo­nejo „Ekrelo“.
SEU havas kvin pagatajn laborantojn. Plej gravaj agantoj en la Centra Komitato estas Drezen, Demidjuk, In­certov, Modenov (ĉiuj en Moskvo). Inter alia aktivularo de SEU notindaj Bezin, Erjuĥin, G. Filippov, P. Gavrilov, Ĵavoronkov, Izgur, V. Kolĉinskij, Lisiĉ­nik, Miĥalskij, Muravkin, Podkaminer, Rublev, A. Samojlenko, Sneĵko, Spi­ridoviĉ, Ŝedova kaj Zamjatnin.[3] 

SEU malaperis dum la Granda purigo, kiam estis mortigitaj aŭ enkarcerigitaj la plej multaj el ĝiaj gvidantoj.

Presorganoj de SEU redakti


  • Bulteno de CK SEU estis gazeto pri praktikaj temoj de la Sovetia Esperanto-movado. Ĝi estis fondita en 1922; la formato estis 31 x 22,5 cm. Redaktis ĝin Nikolao Nekrasov[1].
  • Meĵdunarodnij Jazik (Internacia Lingvo) estis monata Esperanto-gazeto en la rusa lingvo kaj en Esperanto, fondita en 1925. Ĝia formato estis 26 x 18 centimetroj. Redaktis ĝin Nikolskij[1].
  • Ruĝa Esperantisto estis la presorgano de la Niĵnij-Novgoroda klubo de SEU. Estis eldonita de Vladimir Varankin, kiu verkis por la gazeto sub la pseŭdonomo Vol-Volanto.

Provo de restarigo de SEU (1956) redakti

Malgraŭ reprezalioj de stalina reĝimo oficiale SEU ne estis malfondita kaj ĝia statuto ne estis abolita. La fakto puŝis iamajn aktivulojn de SEU reaktivigi ĝin. Post la 20-a Kongreso de KPSU en februaro 1956 aperis ideo oficialigi renaskiĝantan Esperanto-movadon. Konsultinte la Centran Komitaton de KPSU la aktivuloj organizis refondan kunvenon, kiu okazis la 5-an de majo 1956 en klubejo "Idealo" (Moskvo) kun ĉirkaŭ 150 partoprenantoj. Dum la kunveno estis restarigita SEU kaj elektita ties organiza komitato. La komitaton eniris Jevgenij Bokarjov (la prezidanto), Nikolaj Danovskij, Semjon Podkaminer, P. Ŝumilov (la tri vicprezidantoj) kaj aliaj.

Tamen, malgraŭ konfirmo de moskva urbestraro, regiona sekretario de partia komitato A. Nikiforov sukcesis nuligi la decidojn. Poste 42 ĉeestintaj komunistoj-esperantistoj ricevis partiajn skoldojn. Multaj el ili poste ne plu aktivis en la movado.

Nova SEU (1989 - 1990) redakti

La 24-an de januaro 1989 en la kulturdomo ĉe strato Volĥonka, domo 13 en Moskvo (kie tiutempe funkciis vigla Esperanto-klubo Lev Tolstoj), la tutlanda konferenco de esperantistoj decidis pri refunkciigo de la memstara SEU surbaze de ASE. La novan Asocion ekgvidis iamaj aktivuloj de SEJM.

En la unuan estraron de SEU eniris[2]:

La 25-an de januaro 1989 la Prezidio de SEU konfirmis la vicprezidanton Aleksandr Melnikov kiel ĉefdelegito de UEA de USSR[2].

Enkadre de BET-26 (1989) okazis la unua ekzameno de Esperanto-instruistoj farita de la Instru-Metodika komisiono de SEU. la ekzamenon okazigis partoprenantoj de la komisiono: Boris Kolker, Sergeo Kuznecov kaj Boris Tokarev. La ekzamenon sukcesis: S. Kocarj (Krasnodar), Nikolao Gudskov (Moskvo), Adomas Vaitilavičius (Vilno). Tamen pro manko de oficiala formularo ili ricevis oficialigitajn ekstraktojn el la protokolo de la ekzameno[4].

Post duonjaro SEU aliĝis al UEA. Lige kun la disfalo de Sovetunio, la 10-a Kongreso de SEU la 28-an de decembro 1991 decidis transformi SEU al Rusia Esperantista Unio (REU).

Presorganoj de SEU (1989-1990) redakti

Presorganoj de SEU estis Известия ЦК СЭСР, Международный язык kaj Informbulteno de SEU.

Informbulteno de SEU estis oficiala presorgano de SEU, eldonita dulingve - ruse kaj en Esperanto (tamen ĝia ĉefa lingvo estis la rusa). La vico de eldonitaj volumoj originis el Informa bulteno de Asocio de Sovetiaj Esperantistoj kaj la unua numero havis subnumeron 74. La unua numero de la Informbulteno aperis en 1990 kaj estis lanĉita per artikolo de Vladimir Samodaj; la artikolo estis presita esperante, kvankam la tuta alia enhavo estis ruslingva. En la tria numero de la revuo estis indikita eldonkvanto - 1 mil. ekzempleroj.

La 26-an de januaro 1989 la prezidio de SEU konfirmis la redaktaron[2]: Viktor Aroloviĉ, Irina Gonĉarova, Nikolao Zubkov (la respondeca redaktoro), Georgij Korotkeviĉ, Sergeo Kuznecov.

La unua numero estis eldonita nur post la dua provo. La numero 1 estis preta por eldono jam somere de 1989. La unua provo fiaskis pro "troa ŝarĝeco de presejoj, manko de mono kaj manko de oficiala statuso de SEU". Fine de la jaro oni sukcesis trovi presejon, tamen ĝi dum duonjaro prokrastis la presadon. La tajpita teksto de la volumo ankaŭ perdiĝis en la presejo. La redaktaro (preparanta jam la duan kaj la trian numerojn de la Informbulteno) reverkis enhavon de la volumo kaj finfine sukcesis eldoni ĝin[2].

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Laŭ Enciklopedio de Esperanto
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 Informbulteno de SEU № 1(74)
  3. ALDONO
  4. Informbulteno de SEU № 2(75)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti


Por tiu ĉi artikolo estas uzitaj materialoj el la libro Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker kun afabla permeso de la aŭtoro.