Soweto estas aro de ĉ. 30 kvartalaĵoj, fondita en 1963, kiel getourbo, sudokcidente de la sudafrika industrimetropolo Johannesburg. Ĝia nomo estas la mallongigo de South Western Townships. De 1983 ĝis 2002 Soweto estis memstara urbo, de 2002 Soweto apartenas al Johannesburg kaj de tiam ĝia nomo ne plu estas oficiale uzata.

Soweto
Soweto, proksime de Johanesburgo
Soweto, proksime de Johanesburgo
Soweto, proksime de Johanesburgo
Getourbourbo
Administrado
Lando  Sud-Afriko
Provinco Gauteng
Distrikto Johannesburg
Fondita 1963
Poŝtkodo 4309
Demografio
Loĝantaro 1 271 628  (2011) [+]
Loĝdenso 6 358 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj Koordinatoj: 26°15′57.86″S 27°51′57.28″O  /  26.2660722°S, 27.8659111°O / -26.2660722; 27.8659111 (Soweto) (mapo)
Alto 1 632 m [+]
Areo 200 km² (20 000 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Soweto (Sud-Afriko)
Soweto (Sud-Afriko)
DEC
Soweto
Soweto
Situo de Soweto

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Soweto [+]
vdr

La 16-an de junio 1976 en Soweto okazis grava ribelo kontraŭ la Apartheid-reĝimo, dum kiu mortis pli ol 500 homoj. Soweto tiel fariĝis simbolo por la resisto kontraŭ apartismo, kaj la 16-a de junio en hodiaŭa Sudafriko estas festata kiel tago de la junularo.

Historio redakti

Ekde 1886 afrikanoj estis dungitaj por orminado. Ili devis loĝi apud Johanesburgo. En 1956 oni aranĝis tiujn getourbojn laŭ afrikaj gentoj. En 1963 la loknomo aperis. En 1976 ribelo okazis, kiu fokusis la mondon al la mizera stato. En 1983 Soweto iĝis municipo kun elektitaj afrikaj estroj, tamen ankaŭ tiutempe diversaj rezistoj okazis. Ekde 2002 ĝi apartenas al Johanesburgo.

Vidindaĵoj redakti

Klimato redakti

Soweto havas subtropikan klimaton. En januaro la temperaturo estas averaĝe 26 °C, en junio 16 °C. En ĉirkaŭ junio estas vintro, tiam malofte frostas kaj neĝas. Jare pluvas po 713 mm, precipe somere pluvas.

Areoj redakti

 
Soweto