Soyopa estas unu el la 72 komunumoj de la meksika subŝtato Sonora, kiu estas la dua plej granda subŝtato de Meksiko kaj situas en la plej norda parto, kiu limas al Usono. La ĉefurbo de la komunumo estas Soyopa. La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 26061.

Soyopa
municipo de Meksiko

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Sonora
Poŝtkodo 85640–85656
Kodo laŭ INEGI 26 061
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 209
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 28°46′N 109°38′U  /  28.767°N, 109.633°U / 28.767; -109.633 (Soyopa) (mapo)
Alto 290 m
Areo 846,3 km²
Horzono UTC -7
Situo de Soyopa en (Meksiko)
Situo de Soyopa en (Meksiko)
DMS
Situo de Soyopa en
Situo de Soyopa en
Situo de Soyopa en

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Soyopa Municipality [+]
vdr

Geografio redakti

La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 1209 loĝantojn. El tiuj estis 666 viroj kaj 543 virinoj. La komunumo havas surfacon de 846,3 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 290 metroj super la marnivelo.

Klimato redakti

En la komunumo jare falas averaĝe 611 mm/m² de precipitaĵo. La averaĝa jara temperaturo estas 25 °C.

Sociogeografio redakti

En la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 1099 personoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 1022 scipovis legi kaj skribi kaj 75 personoj estis analfabetoj. Do 6,82 % de la personoj pli aĝaj ol 15 en la komunumo estis analfabetoj.

En la jaro 2000 en la komunumo vivis 1465 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 13 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 0,89 % de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Politiko redakti

Listo de komunumestroj post 1979:

  • 1979 – 1982 Rogelio Alvarado Rosas
  • 1982 – 1985 Ildefonso Ortega Martínez
  • 1985 – 1988 Isaías Sánchez Encinas
  • 1988 – 1991 Roberto Vázquez Jiménez
  • 1991 – 1994 Gildardo Encinas Martínez
  • 1994 – 1997 Juan Antonio Moreno Encinas
  • 1997 – 2000 Juan Lorenzo Baz Moreno
  • 2000 – 2003 Efrain Moreno Miranda
  • 2003 – 2006 Cuahutemoc Camacho García
  • 2006 - 2009 Arnoldo Moreno Encinas

Historio redakti

Soyopa en la lingo de la jakia lingvo signifas "varmega lando". La vilaĝo fondiĝis fare de la jakioj, de la opatoj kaj de la pimoj, kiuj dediĉis sin al fiŝkaptado kaj ĉasado. La hispanoj venis al la regiono en la jaro 1690 kaj ili fondis setlejon kun la nomo "Real Viejo". Poste Juan Fernández de la Gotera malkovris minojn. Ekde la jaro 1749 la loĝantaro komencis kreski pro la trovo de arĝento. Tiu kresko daŭriŝ ĝis la jaro 1880. Ne plu oni trovis arĝenton kaj la loĝantaro malkreskis. Je la fino de la 19-a jarcento Soyopa fariĝis komunumo. En 1930 ĝi fariĝis parto de la komunumo Ures, sed per la leĝo 155 de la 8-a de majo 1935 ĝi denove fariĝis aŭtonoma komunumo.

Eksteraj ligiloj redakti

  • Soyopa[rompita ligilo] en Enciclopedia de los Municipios de México (hispane)