SpaceShipOne (pron. [SPEJS-ŝĭp-ŭan], anglalingva nomo tradukebla kiel KosmoŜipoUnu) estas la nomo de suborbita kosmo-aviadilo, konstruata per privata kapitalo de Burt Rutan. Tiu aviadilo atingis ene de du semajnoj en septembro-oktobro 2004 alton de 100 km super la Mojave-dezerto de Kalifornio. Tiu 100 km-a alto estas la oficiala limo inter la kosmo kaj la tero. Tio signifas, ke la unua kosmoaviadilo el privata kapitalo atingis propraforte la kosmon kaj samtempe gajnis la dekmilionan premion Anseri-X.

La aviadilo ne havas konvenan propulson, kiu ebligas la deteriĝon. Ĝi estis transportita submuntinte al speciala flugmaŝino, nomata White Knight (Blanka Kavaliro), kiu portas ĝin ĝis la necesaj alto (15 km) kaj rapido.

La celo de la privata „kosmoŝipo” estis gajni la Premion X, kiu estis 10 milionoj da usonaj dolaroj. Por tio, necesis atingi la sekvantajn kriteriojn:

  • oni devas konstrui la aviadilon el privata (ne-ŝtatregistara) kapitalo;
  • oni devas atingi la alton de 100 km dufoje, ene de 2 semajnoj, per la sama aviadilo;
  • oni devas kunporti tri pasaĝerojn.

Burt Rutan konstruis aviadilon nomitan Voyager, kiu ĉirkaŭflugis en la jaro 1986 unua la mondon sen postplenigo.

Propulsa materialo: hidroksil-radika polibutadieno (HTPB), kaj oksidaza materialo dinitrogenoksido.

Historio redakti

La ĝisnunan sukceson de la teamo helpis la 20-miliona sindonema monhelpo de miliardulo Paul Allen, kunfondinto de Microsoft. Fine de septembro en 2004 la kosmoŝipo sukcesis atingi per nova pli forta propulso la alton de 100 km kaj ripetis tiun sukceson ene du semajnoj, tiel atinginte la premion.

La brita miliardulo Richard Branson poste lanĉis Virgin Galactic, kompanio kiu vendos veturojn en kosmon en dua generacio de kosmoŝipoj, KosmoŜipoDu, kontraŭ kosto de ĉ. USD 170 000. Ties eventuala posteulo KosmoŜipoTri kapablos orbiti.

Flugoj de SpaceShipOne
Dato Maksimuma rapido Atingita alto Piloto
17-a de decembro 2003 maĥo 1,2 20,7 km Brian Binnie
8-a de aprilo 2004 maĥo 1,6 32 km Peter Siebold
13-a de majo, 2004 maĥo 2,5 64,4 km Mike Melvill
21-a de junio 2004 maĥo 2,9 100,095 km Mike Melvill
29-a de septembro 2004 maĥo 2,92 102,9 km Mike Melvill
4-a de oktobro 2004 maĥo 3.09 112,0 km Brian Binnie

Vidu ankaŭ aliajn spacoaviadilojn / kosmopramojn redakti

Vidu ankaŭ redakti