Spado estas glavo konsistanta el longa, rekta, mallarĝa, pinta, kaj unuflanke aŭ ambaŭflanke tranĉa klingo kun tenilo. La spado evoluis ĉirkaŭ 1500 el la glavo de la kavaliroj kaj estis disvastigita ne nur inter militistoj, sed ankaŭ inter riĉaj burĝoj kaj nobeloj. De la komenco oni uzis ĝin por skermado.

Sportospado kun franca tenilo

Post la komenco de la 19-a jarcento portis spadojn nur oficiroj kaj membroj de la kavalerio. Ankoraŭ hodiaŭ ekzistas je iuj armeoj kaj militaj akademioj ceremoniaj uniformaj spadoj.

Spadoskermsdo estas fako de la sporta skermado. Tie ĉi, kontraŭe al aliaj armiloj (rapiro, sabro), oni rajtas tuŝi la tutan korpon. La klingolongo kun la tenilo estas 110 cm, el kiuj inter 18 kaj 20 cm estas por la tenilo. La tuta armilo pezas maksimume 770 g. La spadokablo estas tripolusa kaj havas do plusan poluson, kompare al rapirokablo.

Ne nur spadoskermsdo, sed ankaŭ surscena skermado iĝas pli kaj pli populara.

Vidu ankaŭ redakti