Spanglish (lingvo)

La spanglish (vorto formata de anglaj vortoj spanish kaj english, esperante hispangla) estas mikslingvo, kiu estas mikso de la angla kaj hispana lingvoj. Tia parolmaniero oftas ĉefe en regionoj kie abundas koincido de parolantoj de ambaŭ lingvoj aŭ tro forta influo de unu super la alia, plej ofte de la angla super la hispana. Oni naskis tiun koncepton ĉefe en Usono kaj ĉefe kie abundas elmigrintaj loĝantaroj venintaj de Hispanameriko, ĉefe meksikanoj aŭ centramerikanoj en la suda ŝtatoj aŭ precizaj kvartaloj en grandaj urboj, kiaj portorikanoj en Novjorko.

Humura publikeco en spanglish, en Madrido (Hispanio). Oni rimarkas la vorton baidefeis, by the face en la angla kiel fuŝa traduko por "por la cara" tio estas popola esprimo por "senpage".

Tipoj redakti

La spanglish povas prezenti diversajn manierojn, nome hispanigo de anglaj vortoj (vidu sube), koincido de vortoj aŭ vorteroj en la sama frazo, koincido de frazoj en diferenca lingvo en sama teksto aŭ eĉ uzado de ambaŭ lingoj fare de du diferencaj parolantoj: ekzemple avino kiu parolas hispane kun nepo kiu parolas ĉefe angle. La diversaj manieroj povas prezenti diversajn gradojn de angla aŭ hispana ingrediencoj.

Ĉiukaze temas pri socia fenomeno (pli ol pri lingva fenomeno) kiu koncernas milojn aŭ milionojn de parolantoj, male al aliaj inventitaj similaj fenomenoj kiaj japoñolfrañol, kiuj estas tute inventitaj senbazaj onidiraĵoj.

Ekzemploj de vortoj redakti

(hispana → angla → spanglish)
  • BandaGangGanga
  • EstacionarTo parkParquear
  • DetenidoArrestedArrestado
  • SelvaJungleJungla
  • CamionetaTruckTroca
  • RelojWatchWacho
  • EldoradoSilverSilverado
  • GratisBy the faceBaidefeis

En Ekvadoro redakti

  • El hombreThe manEl man
  • La mujerThe womanLa man (man estas uzita kiel viro kaj virino)

Kelkaj precizaj kazoj de Spanglish redakti

Vidu ankaŭ redakti