Spegula fotilo estas fotilo kiu uzas la saman objektivon por fotado kaj por antaŭrigardado de la foto per spegulo, kiu alidirektas lumon de la fota bendo aŭ matrico al la antaŭrigardilo antaŭ la fotado.

Priskribo redakti

 

Dum antaŭrigardado la fotisto rigardas tra okulario 8 bildon faritan de objektivo 1 kaj alidirektitan per spegulo 2 al dispersa vitro 5. Sur la dispersa vitro videblas akreco de la bildo kaj fotisto pliĝustigas malproksimecon rigardante la bildon. Anstataŭ la dispersa vitro estadas uzataj ankaŭ iaj aliaj iloj por rigardi la akrecon.

Bona fotilo devas havi foton de bildo kun ĝuste tiaj limoj kiuj videblas en la antaŭrigardilo.

Kvinedra prismo 7, kiu estas en la plejmulto de tiaj fotiloj, renversas en bildon en normalan pozicion. En iuj fotiloj la prismo forestas, tiam la fotisto vidas renversitan bildon.

Post fino de la antaŭrigardado kaj ĝustigo de la malproksimeco la spegulo moviĝas foren, obturatoro 3 malfermiĝas kaj la bildo aperas sur la ĉefa lumsentilo 4.

Spegulaj fotiloj ne havas paralakson kaj senpere montras al la fotisto profundon de akre bildata spaco.

Mekanikaĵo de la spegulo plimultekostigas la fotilon, malpliesperindigas ĝin. Ankaŭ pro rapida movo de la spegulo movigas la fotilon mem, kio igas bildon fuŝitan pro movo.

Anstataŭ movanta spegulo povas esti uzata ankaŭ duontravidebla nemovanta spegulo, sed tiam malpligrandiĝas kvanto da lumo sur la ĉefan lumsentilon, kvazaŭ la objektivo havas malpli grandan relativan truon, kio ĝenerale malplibonigas la fotilon.

Historio redakti

La unuaj spegulaj fotiloj estis faritaj de firmao "Graflex" en la jaro 1909. Spegulaj fotiloj preskaŭ ĝuste tiaj kiel nunaj estis faritaj en 1936 de firmao "Exacta".