Sperto estas scioj kaj kapabloj, akiritaj de individuo aŭ grupo per praktika observado kaj agado, daŭre aplikeblaj por atingi celo(j)n. Ĝenerale necesas longa tempo por akiri sperton pri io. Spertoj influas la konduton. Metode konstatita sperto (ofte per eksperimento), kiun oni uzas en la scienco, oni nomas empirio.

Rolludoj redakti

Ĝenerale en rolludoj sperto estas grava por disvolviĝo. Oni ekhavas spertopoentojn ekzemple per venko en batalo, kaj tiel la ecoj de la ludanto (ekzemple la fizika forto) pliboniĝas.

Proverbo redakti

Ekzistas pluraj proverboj pri sperto en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili :

 
 Eĉ malsaĝulon sperto instruos. 
 
 Mizero faras lerta, mizero faras sperta. 
 
 Por sperto kaj lerno ne sufiĉas eterno. 

Eksteraj ligiloj redakti