Spiezer Schilling estas bildigita kroniko de Diebold Schilling la maljuna de Berno, farita en la 1480-aj jaroj surbaze de sia Berner Schilling. Ĝi priskribas interesajn faktojn tiutempajn, ekzemple la unua alveno de ciganoj ĉe Berno, nomitaj getoufte heiden, tio estas "baptitaj paganoj" (p. 749). Alia epizodo estas la brulekzekuto de la kavaliro Hohenberg kaj lia servisto antaŭ la murego de Zuriko pro sodomio en 1482.