43° 12′ 9″ N 91° 57′ 7″ U / 43.20250 °N, 91.95194 °U / 43.20250; -91.95194 (mapo)

situo de la komunumo

Spillville estas komunumo en Usono. Ĝi situas en la ŝtato Iovao, ĉ. 7 km okcidente de Calmar kaj 19km sudokcidente de Decorah . En 2000 ĝi havis 386 loĝantojn..

La komunumo estas grandparte loĝigita de enmigrintoj el Bohemio kaj havas fortan kulturan kaj muzikan historion. En somero 1893 pasigis tie feriojn la ĉeĥa komponisto Antonín Dvořák, tiutempe dierektoro de la novjorka konservatorio, kaj komponis tie i.a. sian faman stringkvarteton F maĵoran, nomatan “Amerika” . En la 20-a jarcento gastis en ĝi ankaŭ Louis Armstrong, Glenn Miller, kaj Thy Byrds.

Muelejo en Spillville

Vidindaĵoj redakti

  • romia-katolika preĝejo de Sankta Venceslao estis konstruita en 1860 kaj temas pri la plej aĝa ĉeĥa katolika preĝejo en Usono
  • ŝtona muelejo el 1865
  • horloĝmuzeo
  • riverborda parko kun monumento omaĝe al Antonín Dvořák el 1925

Eksteraj ligiloj redakti