La SpiloptiloGrila longvostulo (Spiloptila clamans) estas specio de birdo de la familio de Cistikoledoj, kiu apartenas al la genro Spiloptila; ĝi estis ofte la ununura specio inkludata en tiu genro sed foje oni metas ankaŭ la specion de la Ruĝfruntulo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Spiloptilo
Spiloptilo
Spiloptilo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Cistikoledoj Cisticolidae
Genro: Spiloptila
Specio: 'S. clamans'
Spiloptila clamans
(Temminck, 1828)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Temas pri nekonfuzebla specio ĝenerale helbruneca, sed kun tre markataj areoj nigrablankaj nome en frunto kaj krono estas nigreca strieco sur blankeca fono kaj same en vosto kaj centraj flugiloj subŝultre estas nigraj plumoj kun tre markitaj blankaj bordoj. En vosto tiu kontrasto rimarkindas ĉefe en pinto kaj en flugiloj speciale por marki mezon inter du zonoj (ŝultro kaj flugiloj) kun ruĝeca nuanco. La subaj partoj estas blankecaj al helflavecaj kaj same la vizaĝo kie videblas ruĝecbruna ne tre markata traokula strio el la helruĝa bekobazo (la pinto estas pli malhela) al la ruĝecaj okuloj. Ankaŭ la kruroj estas ruĝecaj.

Ĝi troviĝas el Maŭritanio kaj Senegalio suden, tra Malio, Niĝero kaj Burkino al Kameruno kaj Niĝerio orienten al Ĉado, Sudano Eritreo kaj Etiopio. Ties natura habitato estas seka savano kaj subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbustaroj.

Referencoj redakti