Spino

Vikimedia apartigilo
  1. Anatomie, spino unuavice estas la vertebra kolumno (vertebraro), kaj pli precize, dorsa linio, formita de la spinaj apofizoj de ĉiuj vertebroj. Sinonimo de la vorto spino en tiu-ĉi signifo laŭ PIV estas la vorto rakio (rakia likvaĵo, rakialgio).
  2. En anatomio, temas pri elstara organlinio - precipe osta - en alia loko de la korpo (ekzemple la skapola spino, latine spina scapulæ).
  3. En botaniko, spino estas dorno, modifiĝinta tigo aŭ folioj por defendo; ĝia pinto akriĝis pro la forta longiĝo kaj rapide haltas ĝian kreskon, ĝia ŝelo dikiĝas, ligniĝas (prunelo, ramno, kaktoj). Sur ĝi povas kreski eĉ floroj(Rhamnus catharticus). La rozo ne havas dornojn, sed plantajn pikaĵojn.
  4. Figure en geologio, spino estas elstara monta linio inter du deklivoj.
  5. En partikla fiziko, spino (fiziko) estas nombro entjera aŭ entjerplusduona, indikanta la transformadan karakteron de ondokampo.

Spinmomanto estas momanto de movokvanto interna de elementa korpusklo aŭ magneta momanto de elementa korpusklo, proporcia al la spina momanto de movokvanto.