Spirit Lake (Vaŝingtonio)

Spirita Lago (angle Spirit Lake) estis alloga lago proksime de Monto Saint Helens en Vaŝingtonio, Usono. La lago estis populara turismejo dum multaj jaroj ĝis 1980, kiam Monto Saint Helens erupciis. Miloj da arboj deŝiriĝis de la ĉirkaŭa deklivo, kaj surfaco de la lago altiĝis je pli ol 200 metroj; nun ĝi refalis ĝis ĉ. 63 metrojn pli alta ol antaŭ la erupcio.

Spirita Lago
Foto farita en la 4-a de oktobro 1980
Foto farita en la 4-a de oktobro 1980
lago
Situo Proksime de Monto Saint Helens, Vaŝingtonio, Usono
Landoj de la baseno Usono
Datenoj
Koordinatoj 46° 16′ 27″ N, 122° 8′ 1″ U (mapo)46.274166666667-122.13361111111Koordinatoj: 46° 16′ 27″ N, 122° 8′ 1″ U (mapo)
Spirita Lago (Vaŝingtonio)
Spirita Lago (Vaŝingtonio)
DEC
Spirita Lago
Spirita Lago
Map
Spirita Lago
vdr

Post la erupcio, Spirita Lago estis toksa supo eferveskanta de la vulkanaj gasoj tralikiĝantaj supren de la lagofundo. Monaton post la erupcio, la lago estis tute sen oksigeno. Sciencistoj, aŭguris ke la lago ne restaŭriĝos rapide, sed ili estis surprizitaj kiam tri jarojn post la erupcio, Spirita Lago havis pli da biologia agado ol iam antaŭe. En 1993, sciencistas ŝokiĝis vidante fiŝojn en la lago.