Spiritismo kaj homfaritaj religioj

libro

Spiritismo kaj homfaritaj religioj estas originala verketo (56-paĝa) de Nassif Isaac. La aŭtoro diras: "La studado de Spiritismo nature kondukas nin al kompara analizado kun aliaj religioj". Ververe, laŭ li, la Juda Religio estis prezentita per Moseo; la pura Kristanismo estis donita de Jesuo, la Kristo, sed la eklezio dum du jarmiloj treege ŝanĝis la Kristanismon, tial fariĝis necese veni al la Tero granda grupo da spiritoj senditaj de Dio, por restarigi la puran Kristanismon.