Spiritualismo estas penso laŭ kiu estas alio en la homo krom la materio, nome spirita naturo. En aliaj vortoj, ĝi estas filozofia doktrino laŭ kiu la animo konsistigas substancan realaĵon ekzistantan aparte kaj sendepende de la korpo kaj materio. Laŭ tiu pensmaniero, la menso estas nereduktebla al la materio. Sed el tio ne sekvas ke spiritualismo nepre akceptas la ekzistadon de individuaj spiritoj kaj ties komunikadon kun la videbla mondo aŭ pluvivadon de la spirito post la morto. Spiritualismo estas malo de materialismo.

Spiritualismo estas ankaŭ emo ŝati, en la praktika vivo, la spiritajn bonojn super la materiaj.

En la kristana teologio, spiritualismo nomas sintenon kiu emfazas la ĉeeston de la dia spirito en ĉio. Ĝi specife floris en la 16-a kaj la 17-a jarcento dum la tempo de la Reformacio. Inter ĝiaj anoj estis Thomas Müntzer.

Vidu ankaŭ redakti