Spitsbergen (Groningo)
Spitsbergen estas vilaĝeto en la komunumo Midden-Groningen en la provinco Groningen (Nederlando). La vilaĝeto situas je la limo de Sappemeer kaj Zuidbroek, en la samdirekta daŭrigo de la Achterdiep.
Spitsbergen | |||
---|---|---|---|
domareto | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 53° 11′ N, 6° 50′ O (mapo)53.175836.83028Koordinatoj: 53° 11′ N, 6° 50′ O (mapo) [+] | ||
| |||
La nomo Spitsbergen referencas al insulo norde de Norvegio.[1] En la regiono situas kelkaj okulfrapaj elmergiĝoj.
Spitsbergen estas konata inter muzikistoj pro la samnoma sonstudio, kiu ekde 1979 estas establita en farmbieno el 1872.