Spock

rolulo en la sciencfikcia serio Star Trek

SpockMr. Spock (familinomo ne prononceblas) estas eble la plej konata karaktero en la scienc-fikcia serio Star Trek, ludata de la aktoro Leonard Nimoy.

Spock
fikcia homa-eksterterana hibrido • rolulo de Star Trek • fikciulo en televida serio • literatura rolulo • rolulo en bildliteraturo • filma rolulo • homo en Star Trek • vulkanano
Kreita de Leonard Nimoy
Verko scienc-fikcia serio Star Trek
Rolita de Leonard Nimoy, Carl Steven, Ethan Peck
Informoj
Sekso vira
Specio vulkanano
Nacieco Unuiĝinta Federacio de Planedoj
Ekipita per robo, tiaro
Edukejo Starfleet Academy
Okupo vickomandanto • ambasadoro • tempovojaĝanto • diplomato • science officer
Patro Sarek
Patrino Amanda Grayson
Gefratoj Sybok
Flankulo de James Tiberius Kirk
Infanoj nekonata valoro
Malamikoj Khan Noonien Singh • Nero
vdr
Spock kaj Kirk kun modelo Enterprise NCC-1701

En epizodo Journey to Babel, patrino de Spock rivelas, ke li (kaj Sarek, lia patro) havas vulkanan familinomon. Kvankam ŝi diras, ke plejparto de homoj ne povas prononci ĝin. Ŝi agnoskas, ke ŝi mem povis diri ĝin nur "en povra maniero kaj post multa praktiko".

Spock estas ano de la fikcia planedo Vulkano, la filo de ambasadoro Sarek kaj lia teranina edzino, Amanda Grayson kaj la duonfrato de Sybok. Li estis unua oficiro kaj scienca oficiro de la spacŝipo Enterprise. Spock estas granda, havas nigran hararon, verdan sangon kaj akrajn brovojn kaj orelojn. Kiel ĉiuj vulkanoj, Spock ĉiam agas strikte logike kaj ne montras iujn ajn emociojn. Li estas iom telepatie kapabla, scipovas la konscian kunfandiĝon kaj ekkonas bone kun la tera literaturo. Post la 5-jara esploradomisio de la Enterprise kaj kelkaj aliaj aventuroj, Spock iĝas ambasadoro de la Federacio, kiel sia patro.

Dum la fruaj 2370-oj, Spock provas kaŭzi pacon inter la du popoloj sur la romulanaj hejmplanedoj Romulo kaj Remo. Estas nekonate, ĉu li ankoraŭ vivas aŭ ne.