Municipo Spojil situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, en ebenaĵo de la rivero Elbo, 4 km oriente de centro de la urbo Pardubice. Vivas ĉi tie 533 loĝantoj (2023).

Spojil
municipo
Vido tra ĉefa strato de Spojil al nordoriento
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Spojil
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Pardubice
Administra municipo Pardubice
Historia regiono Bohemio
Rivero Spojilský odpad
Situo Spojil
 - alteco 221 m s. m.
 - koordinatoj 50° 02′ 32″ N 15° 49′ 22″ O / 50.04222 °N, 15.82278 °O / 50.04222; 15.82278 (mapo)
Areo 1,75 km² (175 ha)
Loĝantaro 533 (2023)
Denseco 304,57 loĝ./km²
Fondo 1785
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 530 02
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0532
NUTS 5 CZ0532 574198
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Spojil
Retpaĝo: www.spojil.com
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

La vilaĝoj Spojil, Staročernsko kaj Studánka estis fonditaj en la jaro 1785 sur grundoj de estintaj sekigitaj fiŝlagoj Novočernský, Staročernský, Spojil kaj Studánka. En nomitaj lokaĵoj estis atribuitaj 52 novaj grundoj. Vilaĝo Spojil ekestis sur grundoj post fiŝlagoj Spojil kaj Staročernský kaj ĉe estinta digo de la fiŝlago Staročernský oni atribuis 21 parcelojn por novaj bienoj. Por konstruo de novaj loĝdomoj, staloj kaj garbejoj ricevis la koloniistoj ĉiun lignon senpage. En mallonga tempo tiel elkreskis tuta nova vilaĝo. Sur argilaj kaj ŝlimaj grundoj estis malfacile kultivi bonan rikolton, sed fine la koloniistoj sukcesis okazigi, ke Spojil fariĝis centro de legoma produktado. Nun kultivas la grundojn Agrikultura kompanio Staré Hradiště. De sepdekaj jaroj de la 20-a jarcento ĝis la jaro 1991 estis Spojil kvartalo de regiona ĉefurbo Pardubice kaj nuntempe ĝi estas vilaĝo kreanta enklavon en la urba teritorio.

Vidindaĵoj redakti

 
Kapeleto en Spojil
 
La ĉefa strato

Kapeleto de Ĉieleniro de Sankta Maria estis konstruita en la jaro 1868 sur vojkruciĝo meze de la vilaĝo.

Literaturo redakti

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.

Eksteraj ligiloj redakti