Sporting Clube de Portugal

sportoklubo en Portugalio

Sporting Clube de Portugal, mallonge Sporting de Portugal, Sporting CPSCP, estas sporta klubo el la portugalia ĉefurbo Lisbono, konata precipe pro sia profesia vira teamo de futbalo: La teamo krom tiuj de la kluboj FC Porto kaj SL Benfica, la lasta same el Lisbono, estas inter la elitaj futbalaj teamoj de la lando. Laŭ sia emblemo bildiganta leonon, la klubo ankaŭ ofte nomatas "Leões", do "la leonoj". La klubaj koloroj estas verdo kaj blanko.

Sporting CP
futbala klubo • sportoklubo
Kluba nomo  Sporting Clube de Portugal
Kromnomo Leões (leonoj)
Verde-e-Brancos (verdaj-kaj-blankaj)
Fondita  1906
Stadiono  Estádio José Alvalade / Alvalade XXI
Kapacito  50 076
Prezidanto  Frederico Varandas
Trejnisto  Rúben Amorim
Ligo  Portugalia Unua Ligo pri Futbalo (Primeira Liga)
2022/23  4-a pozicio
Hejme
Ekstere
vdr

La profesia vira futbala teamo ludas siajn hejmajn matĉojn en la stadiono Estádio José Alvalade, kiu havas lokon por 50 076 spektantoj kaj estis unu el la lokoj de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2004. Plej grandaj sukcesoj de tiu teamo estis venko de la Eŭropa pokalo de pokalvenkintoj en 1964, kaj la atingo de la finalo de la ĉampioneco UEFA-Pokalo en 2005. La "leonoj" krome 19 fojojn gajnis la portugalan futbalan ĉampionecon kaj 15 fojojn la portugalan pokalon de futbalo. Tradicia loka rivalo estas la samurba klubo SL Benfica.

La klubo estas konata pro sia elstara trejnado de junuloj kaj dum la lastaj jaroj kreskitis multajn tre bonajn futbalistojn. El la nunaj junaj talentoj menciindas Miguel Veloso. Jam internacie konataj estas Luís Figo, Cristiano Ronaldo kaj Simao Sabrosa.