Tabulludoj > Spot


Spot
Spot
???
2
7x7
50 ludpecoj entute, kies flankoj estu malsamkoloraj, kiel tiuj de OteloReverso.

Spot estas ludo. Ĝia unua eldono: komputilludo prezentita kiel reklamo de Seven Up.

Iu ajn komencas. De tiam ludantoj alternu siajn ludvicojn. Dum sia ludvico, ludanto elektu inter:

  • Aldoni propran ludpecon sur la tabulon, sur malplenan fakon apud alia propra ludpeco jam kuŝanta.

aŭ...

  • Movi propran ludpecon jam surmetitan. La celfako estu ĝuste 2 fakojn malproksime de la origino, laŭ iu ajn direkto.

Kapto redakti

Se tiu fako ĵus okupita (per aldono aŭ movo) estas orte aŭ diagonale apuda al unu aŭ kelkaj malamikaj ludpecoj, tiuj ĉi estu renversitaj sur la ludtabulo. Ĉar ili jam estas samkoloraj al la ludpecoj de la kaptinto, tiu ĉi povos uzi ili kiel proprajn.

 

Eka pozicio de la ekzemplo.

 

Nigrulo aldonas ludpecon maldekstre de sia triopa grupo.

 

Tiel Nigrulo kaptas la apudan blankan ludpecon, kiu estas renversita kaj nigriĝas.

 

Blankulo respondas per salto. La tri nigraj ludpecoj apudaj al la saltinta blanka ludpeco, estas kaptitaj.

 

Fina pozicio de la ekzemplo.

 

Fino redakti

Partio finiĝos kiam unu el la du partoprenantoj ne povas fari validan movon aŭ salton. Tiam oni kalkulas kiom da ludpecoj havas ĉiu ludanto sur la ludtabulo. Kiu pli havas, tiu venkas.