Sprato estas komuna nomo aplikita al grupo de manĝofiŝoj, kiu apartenas al la genro Sprattus en la familio Klupeedoj. La termino estas ankaŭ aplikata al nombro de aliaj malgrandaj spratecaj manĝofiŝoj. Kiel ĉe plej manĝofiŝoj, spratoj estas tre aktivaj malgrandaj olefiŝoj. Ili ariĝas en grandaj fiŝaroj kun aliaj fiŝoj kaj naĝas konstante la tutan tagon.[1]

Sprattus sprattus.jpg
Sprattus sprattus
Salitaj spratoj (Sprattus sprattus) ĉe merkato de Odesa, Ukrainio

Ili estas ankaŭ rekonataj pro sia nutra valoro, kiu enhavas altajn nivelojn de polisaturataj grasoj kiu estas konsiderata konvena al la homa dieto. Ili estas manĝataj en multaj lokoj tutmonde.[2] Spratoj estas foje mispasata por aliaj fiŝoj; produktoj vendataj kiel preparitaj el anĉovoj (ekde la 19a jarcento) kaj sardinoj estas foje preparitaj el spratoj, ĉar la aŭtentaj iam uzitaj estas malpli atingebla. Ili estas konataj pro sia milda gusto kaj estas facile miskomprenataj por sardinidoj.

Notoj redakti

  1. Meskendahl, L., J.-P. Herrmann, and A. Temming. "Effects Of Temperature And Body Mass On Metabolic Rates Of Sprat, Sprattus Sprattus L." Marine Biology 157.9 (2010): 1917-1927. Academic Search Premier. Web. 26a Nov. 2011. p. 1925 [1][rompita ligilo]
  2. Sprats Fried in Batter Arkivigite je 2007-09-28 per la retarkivo Wayback Machine