Spremberg

komunumo en Brandenburgio, Germanio

La urbo Spremberg [ŜPREMberk] (sorabe Grodk [grotk]) situas en la regiono Luzacio en la germana lando Brandenburgio ĉe la rivero Spree. Ĝi apartenas al la distrikto Spree-Neisse (ĉefurbo Forst / Baršċ). Fine de decembro 2022 la komunumo havis 21 585 loĝantojn. Ĝia meza alteco super mara nivelo estas ĉirkaŭ 112 metroj.

La historiaj informoj pri la urbo estas tre nekompletaj. Tial oni iam festis 1000-jaran jubileon, sed poste konstatis, ke temis pri eraro.

La regiono iam estis fama pro vitrofarado kaj teksado, sed ambaŭ metioj preskaŭ ne plu ekzistas.

Spremberg havas la ĝemelajn urbojn Szprotawa (Pollando, www.szprotawa.pl) kaj Grand Forks (Kanado, www.city.grandforks.bc.ca Arkivigite je 2010-02-18 per la retarkivo Wayback Machine).

Naskiĝis en Spremberg redakti

Eksteraj ligiloj redakti