Spurebleco

kvalito de mezuro kiu priskribas kiel ĝi rilatas al aliaj mezuroj, kion oni faras uzante aŭ la samajn mezurilojn aŭ la saman mezuraton

Spurebleco estas, en la scienco pri mezuroj, kvalito de mezuro kiu priskribas kiel ĝi rilatas al aliaj mezuroj, kion oni faras uzante aŭ la samajn mezurilojn aŭ la saman mezuraton. [Traceability (angle) / traçabilité (franca) / trazabilidad (hispana)]. Laŭ la difino en la "Vocabulaire Internationale de Métrologie" (VIM) [Internacia Vortaro pri Mezurscienco], Spurebleco estas "Eco de rezulto de mezuro aŭ valoro de normaĵo per kiu oni eblas ĝin kompari al difinitaj normoj, plej ofte naciaj aŭ internaciaj normoj, per nerompita ĉeno de komparoj, ĉiu kun difinitaj necertecoj." Per tia ĉeno de komparoj, oni certigas ke la mezura rezulto rilatas per kalkulebla maniero al iuj normoj, aŭ al la difino de la bazaj unuoj kiu rilatas al la mezuro. Tiu eco de mezuro ne certigas ke la mezuro estas taŭga por iu apliko, nur ke oni povas kalkuli la necertecon de la mezuro rilate al la difinitaj normoj.

Ekz: Oni mezuras la dikecon de cilindro per mikrometro kaj havigas la rezulton 24,04 mm. Oni mezuras ĝin plurfoje kaj kalkulas ke la averaĝo de la mezuroj estas 24.035, kaj la varianca radiko estas 0.015 mm. La mikrometron oni kontrolas per gaŭĝaj blokoj, kaj tiujn gaŭĝajn blokojn oni sendas jare al pli altnivela laboratorio, kiu certigas ilin per siaj propraj gaŭĝaj blokoj. Tiujn pli altnivelajn gaŭĝajn blokojn oni sendas al Nacia Mezur-scienca Instituto, kiu kontrolas ilin per siaj propraj eĉ pli altnivelaj gaŭĝaj blokoj, kiujn oni kontrolas per lum-onda interferilo. La ond-longecon de la lazera lumo oni konas tre bone, tio estas, per tre malgranda necerteco, per kvantummekaniko. La difino de la unuo de longeco (la metro) estas la distanco, kiun lumo iras tra vakuo dum 1/299,792,548 sekundoj.

Je ĉiu paŝo estas iom da necerteco pri la mezuro, kiun oni eltrovas per statistikaj manieroj kaj/aŭ per modelo de la mezura metodo. Finfine, eblas ke malgraŭ la varianca radiko de la mezuroj de la cilindo estas 0.015 mm, la tuta necerteco de la mezuro estas pli granda, ebla 0,03 mm ekzemple, kiam oni konsideras ĉiujn necertecajn fontojn je ĉiu paŝo de la spurebleca ĉeno.

Eksteraj ligiloj redakti