Sremska Kamenica, (serbe Сремска Каменица, hungare Kamanc, germane Kamenitz, kroate Srijemska Kamenica) estas urboparto de Novi Sad (en urboparto de Petrovaradin) en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Suda Baĉka en municipo de Petrovaradin. Ĝi estas konata per tio, ke ĉi tie agadis kaj mortis serba verkisto Jovan Jovanović Zmaj. Omaĝe de li tiama urbo portis nomon Zmajeva Kamenica.

Sremska Kamenica
serbe: Сремска Каменица, kroate: Srijemska Kamenica, hungare: Kamanc, germane: Kamenitz
kvartalo
Centro de la kvartalo
Oficiala nomo: Сремска Каменица
Ŝtato Serbio Serbio
Duoninsulo Balkano
Regiono Vojvodino
Distrikto Distrikto Suda Bačka
Municipo Novi Sad
Historiaj regionoj Hungara reĝlando Srem, Reĝlando SHS, SFRJ
Parto de Petrovaradin
Montaro Fruŝka Gora
Rivero Danubo
Situo Sremska Kamenica
 - alteco 171 m s. m.
 - koordinatoj 45° 13′ 19″ N 19° 50′ 38″ O / 45.22194 °N, 19.84389 °O / 45.22194; 19.84389 (mapo)
Areo 30,2 km² (3 020 ha)
Loĝantaro 11 967 (2011)
Denseco 396,26 loĝ./km²
Unua skribmencio 1237
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 21208
Telefona antaŭkodo (+381) 21
Aŭtokodoj NS
Situo enkadre de Serbio
Situo enkadre de Serbio
Situo enkadre de Serbio
Mapo pri Novi Sad (super Danubo), Petrovaradin (sub Danubo) kaj Sremska Kamenica (verda)
Mapo pri Novi Sad (super Danubo), Petrovaradin (sub Danubo) kaj Sremska Kamenica (verda)
Mapo pri Novi Sad (super Danubo), Petrovaradin (sub Danubo) kaj Sremska Kamenica (verda)
Vikimedia Komunejo: Sremska Kamenica
Vido al Sremska Kamenica
Preĝejo en Sremska Kamenica

Situo redakti

Sremska Kamenica situas laŭ dekstra bordo de Danubo sur deklivoj de monto Fruška Gora geografie apartenanta al Srem.

Historio redakti

En la 4-a jarcento romianoj, ekde la 10-a jarcento hungaroj vivis tie. La unua mencio pri la loko devenis el 1223 en formo "Camencz". Tiutempe la tuta regiono famis pri elstara vino. En la 15-a jarcento tiu loko estis centro de hungaraj husanoj, kion la katolika eklezio komencis draste forigi. Fine la husanoj forfuĝis. En 1408 Kamanc iĝis kampurbo. Fine de la 15-a jarcento la turkoj jam estis en la proksimeco, sekve daŭre alvenis serbaj rifuĝintoj. En 1526 la turkoj okupis la urbeton, kiun la Habsburgoj nur en la komenco de la 18-a jarcento povis akiri. Ĝis 1918 ĝi apartenis al Habsburga Imperio, al Szerém, poste al la baldaŭa Jugoslavio. En 2002 loĝis en Sremska Kamenica 11 205 homoj, (8806 serboj, 561 kroatoj, 358 jugoslavianoj, 256 hungaroj kaj aliaj).

Vidindaĵoj redakti

Vidu ankaŭ redakti