Srikakulam (telugue శ్రీకాకుళం) estas urbego, ankaŭ katolika diocezo en federacia ŝtato Barato, en subŝtato Andra-Pradeŝo, en la samnoma distrikto Srikakulam, kie ĝi estas distrikta sidejo.

Srikakulam
city of India
Administrado
Poŝtkodo 532001
Demografio
Loĝantaro 137 944  (2011) [+]
Loĝdenso 6 603 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 18° 18′ N, 83° 54′ O (mapo)18.383.9Koordinatoj: 18° 18′ N, 83° 54′ O (mapo) [+]
Alto 9 m [+]
Areo 20,89 km² (2 089 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Srikakulam (Andra-Pradeŝo)
Srikakulam (Andra-Pradeŝo)
DEC
Srikakulam
Srikakulam
Situo de Srikakulam
Srikakulam (Barato)
Srikakulam (Barato)
DEC
Srikakulam
Srikakulam
Situo de Srikakulam

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Srikakulam [+]
vdr
Urbodomo en Srikakulam

Demografio redakti

En 2011 la populacio de Srikakulam estis 147 015. La legopovo estas 85%, signife pli alta, ol la landaveraĝo (73%).

Geografio redakti

Srikakulam situas sur la marborda ebenaĵo laŭ rivero ĉirkaŭ 10 kilometrojn de la Bengala golfo 9 metrojn super la marnivelo. Vizianagaram troviĝas 56, Visakhapatnam 92, Brahmapur 147, Ĝagdalpur 216, subŝtata sidejo Amaravatio 411, Warangal 453, Kolkato 666, Mumbajo 1169, tutlanda ĉefurbo Delhio 1335 kilometrojn (aere) [1].

Historio redakti

En tiu loko pluraj dinastioj regis dum la longa historio. Dum dominado de britoj la oficiala loknomo estis Chicacole. La statuso pri municipo alvenis en 1856, la korporacio formiĝis en 2015. En la malfruaj 1960-aj jaroj la regiono ĉirkaŭ Srikakulam estis centro de kampara ribelo.

Ekonomio redakti

La areo ĉirkaŭ Srikakulam estas karakterizita per agrikulturo.

Klimato redakti

Srikakulam havas tropikan savanoklimaton (laŭ klimata klasifiko de Köppen: Aw). Jare pluvas averaĝe 1075 mm. Inter junio-oktobro pli ofte pluvas, inter decembro-aprilo apenaŭ pluvas. La averaĝa temperaturo varias inter 23-33 °C.

Trafiko redakti

Apud Srikakulam preteriras la fervoja linio. 5 vojoj kuras al la urbego.

 
Placo en Srikakulam

Edukado redakti

La instrua lingvo en Srikakulam estas la angla kaj telugua.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans