Srpski Krstur, serbe Српски Крстур, hungare Ókeresztúr (iam Szerbkeresztúr) estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Norda Banato, en municipo de Novi Kneĵevac.

Blazono de Srpski Krstur
Srpski Krstur situas en la mapo en la verda munucipo
Panoramo de Srpski Krstur

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Srpski Krstur situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Tiso, laŭ traira flankovojo, laŭ neuzita fervojo Djala-Ĉoka.

Historio redakti

Hungaroj alvenis en 896 kaj ili fondis ŝtaton en 1000. Post la turka erao diversaj popoloj alvenis al la senhomaj lokoj. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la loko apartenis al Hungario, al Torontál, en distrikto de Törökkanizsa, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo okupis la regionon ĝis 1944. En 2002 loĝis en Srpski Krstur 1620 da homoj, (serboj 1131 (70 %), ciganoj 220 (14 %), hungaroj 152 (9 %) kaj aliaj).

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

En Srpski Krstur naskiĝis Ica Balla, hungara aktoro.