Eble vi serĉas Sruby en distrikto Domažlice.

Municipo Sruby situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, en milde ondiĝinta pejzaĝo inter riveroj Tichá Orlice kaj Loučná, ĉe ŝoseo n-ro 315 inter Týnišťko kaj Choceň, 5 km okcidente de urbo Choceň. Ĝi origine estis tipa strata vilaĝo kun orte situantaj kampoj. Nuntempe estas tiu ĉi situo de domoj el la dua duono de la 19-a kaj la unua duono de la 20-a jarcentoj difektita per konstruoj de mastruma korto kaj nova kvartalo de familiaj dometoj. Vivas ĉi tie 587 loĝantoj (2023).

Sruby
municipo
Preĝejo de Ĉieliro de Sinjoro en Sruby
Oficiala nomo: Sruby
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Choceň
Historia regiono Bohemio
Montaro Svitava montetaro
Situo Sruby
 - alteco 280 m s. m.
 - koordinatoj 49° 59′ 47″ N 16° 10′ 34″ O / 49.99639 °N, 16.17611 °O / 49.99639; 16.17611 (mapo)
Katastro 6,89 km² (689 ha) Sruby
Loĝantaro 587 (2023)
Denseco 85,2 loĝ./km²
Unua skribmencio 13-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 565 44
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 580970
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Sruby
Retpaĝo: www.obecsruby.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Al la municipo apartenas vilaĝo Hluboká.

Memorindaĵoj redakti

Preĝejo redakti

Pseŭdohistoria preĝejo de Ĉieleniro de la Sinjoro devenas el la jaro 1878. Ĝi situas sur loko de origina gotika kirko. La preĝejo estas ununava, oblonga kun turo enmasonita en okcidenta fronto kun malpli larĝa poligone fermita presbiterejo. En la navo estas kasona plafono. Novromanika ekipaĵo devenas el la lasta kvarono de 19-a jarcento.

 
Kampara domo kun gablo, situanta ĉe la preĝejo

Popola arĥitekturo redakti

Kamparana domo n-ro 32 el la duono de 19-a jarcento, teretaĝa kun ornama lignotabula gablo.

Monumento al la falintoj redakti

Monumento al la falintoj en la unua mondmilito troviĝas sur la vilaĝplaco. Ĝi estas el la jaro 1922 de L Troman kaj L. Hilgert.

Turismo redakti

La vilaĝo najbaras kun vasta zono de arbaroj inter Choceň kaj Hradec Králové. La regiono estas ideala por pieda turismo kaj cikloturismo en ebenaĵo de rivero Tichá Orlice kaj por ripoza kolektado de arbarfruktoj kaj fungoj. Proksime de Sruby, norde en arbaro, kondukas turisma verde markita vojo   inter Choceň kaj Horní Jelení, kaj tra Sruby kondukas cikloturismaj vojoj n-ro 4237, 4229 kaj 4230, kiujn oni povas diversmaniere kombini kun pluaj aliaj vojoj.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869595
1880597
1890615
1900555
1910621
1921642
JaroLoĝantoj
1930733
1950557
1961599
1970530
1980575
1991559
JaroLoĝantoj
2001534
2014589
2016591
2017583
2018584
2019584
JaroLoĝantoj
2020581
2021566
2022586
2023587

Literaturo redakti

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.