Stamenaro (aŭ androceo[1] el la grekaj ἀνδρός, viro, kaj οἶκος, domo) estas ĉiuj la stamenoj, viraj organoj de floro, ĉe la florplantoj. Stamenoj estas duparte: filamento (filamentum) estas la tigeto de stameno, kaj antero (anthera) estas la pintoj de la stamenoj kun poleno, konsistante ĝenerale el du tekoj. Kompare, la ina parto de la floroj estas la karpelaro.

Floreroj: 1. stiluso, 2. ovolujo,
3. florbazo, 4. stameno, 5. petalo,
6. stigmo, 7. karpelaro, 8. sepalo,
9. flortigo

La nombro de stamenoj varias laŭ la familioj. Ĝi, kune kun la aranĝo kaj la koloro, estas distingilo por distingi la specioj.

Simbolo de androceo en la floroformulo estas A.

Diagramo de perigina floro kun ovolujo supra; ĉi tie la perianto estas apartigita en sepalojn kaj petalojn:
1. Florbazo (Receptaculum)
2. Sepaloj
3. Petaloj
4. Stameno
5. Karpelaro

Depende de la aranĝo oni povas distingi diversaj tipoj de androceoj:

  • plastemonaprimare poliandra – multaj stamenoj; kiuj estas helice aranĝitaj (origina formo de la andoceo)
  • sekundara poliandra – multaj stamenoj, verticile en pli granda nombro de cirkloj aranĝitaj
  • diplostemona – la stamenoj estas aranĝitaj en du cirkloj
  • haplostemona – la androceo konsistas el unu cirklo (reduktita)

La ina ekvivalento de la androceo nomiĝas gineceo kaj estas la tuto de la inaj seksorganoj (karpeloj).

Konstruo de la androceo redakti

La baza elelmento de la androceo estas la stamenoj. Ili konsistas plejofte el filamento kaj antero. La antero konsistas el du tekoj,kiuj etas dividitaj de konektivo. Ĉiu teke konsitas el po 2 polensakoj.

La polena patrina ĉelo formiĝas al Mejozo de haploidaj mikrosporoj ene de la plensakoj. Tra truo ili atingas la eksteron.

La anteroj povas esti orientitaj al la flora centro. Tiam ili nomiĝas introrsaj. Ekstorsaj ili nomiĝas, se ili montras eksteren. Latrorsaj nomiĝas anteroj, kies polensakoj staras en sama distanco unu al la alia kaj ne montras en speciala direkto.

 
androceo de Clivia miniata

Evoluo de la anteroj redakti

 
floro de muŝkaptulo kun haplostemona androceo ĉirkaŭ la centra ina pistilo
 
Stamenoj de Amaryllis

Referencoj redakti

  1. Plena Ilustrita vortaro 2002, p.86