Stanisław Lem

pola filozofo, eseisto kaj sciencfikcia aŭtoro

Stanisław Herman LEM (naskita la 12-an de septembro 1921 en Lvivo; mortinta la 27-an de marto 2006 en Krakovo) estis pola verkisto de satira kaj filozofiema sciencfikcio. Liajn librojn oni tradukis en 41 lingvojn. Vendiĝis pli ol 27 milionoj da ekzempleroj.

Stanisław Lem
Persona informo
Stanisław Lem
Naskonomo Stanisław Herman Lem
Naskiĝo 12-an de septembro 1921 (1921-09-12)
en Lvivo
Morto 27-an de marto 2006 (2006-03-27) (84-jaraĝa)
en Krakovo
Mortis per kora malsufiĉo vd
Tombo tombejo "Savanto" en Krakovo vd
Religio ateismo vd
Etno judoj vd
Lingvoj anglapolarusagermana vd
Loĝloko KrakovoVienoLvivo vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Lviva UniversitatoJagelona Universitato • Danylo Halytsky Lviv National Medical University vd
Subskribo Stanisław Lem
Familio
Patro Samuel Lem vd
Edz(in)o Barbara Lem vd
Infanoj Tomasz Lem vd
Parencoj Henryk Hescheles • Marian Hemar • Janina Altman vd
Profesio
Okupo filozofo • eseisto • satiristo • scenaristo • sciencfikcia verkisto • futurologoverkisto • poeto • kuracisto • scienca esploristo • dramaturgo vd
Laborkampo filozofiosciencfikciodramo • sciencfikcia literaturo vd
Aktiva dum 1946– vd
Verkado
Verkoj Solaris ❦
Summa technologiae ❦
The Star Diaries ❦
Fiasko ❦
Golem XIV ❦
The Astronauts ❦
Fables for Robots ❦
Q9170006 ❦
Q9170905 ❦
The Cyberiad ❦
Czas nieutracony ❦
The Man from Mars ❦
A Perfect Vacuum ❦
Edeno (romano) ❦
His Master's Voice ❦
Q12021770 ❦
The Chain of Chance ❦
The Futurological Congress ❦
Q11750478 ❦
Q11753121 ❦
Q97376008 ❦
La Nevenkebla ❦
Q11792642 ❦
La Magelana Nubo (romano) ❦
Q48845674 ❦
Tales of Pirx the Pilot ❦
Taglibro trovita en bankuvo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Stanisław Lem en sia laborejo

Vivo redakti

Lem naskiĝis en Lvovo (tiam en Pollando, nun en Ukrainio) kiel filo de la kuracisto Samuel Lem kaj Sabina Woller. Li studis medicinon en la Universitato de Lvovo kaj la Jagelona Universitato en Krakovo, sed interrompis la studadon pro la invado de la nazioj dum la dua mondmilito. Poste Lem laboris kiel aŭtoriparisto kaj veldisto, kaj aniĝis al la kontraŭgermana rezistantaro. En 1946 Lem transloĝiĝis al Krakovo kaj finis sian studadon. Li laboris kiel helpanto en scienca esplorejo kaj komencis verki novelojn dum la libertempo.

Stilo redakti

La verkado de Lem estas karakterizita per amaso da originalaj ideoj. Krome, lia verkado karakteriziĝas per granda diverseco kaj inkluzivas multajn humurajn verkojn (inkluzive en la rakontkolektoj, La Cyberiada, kaj Opowiesci o pilocie Pirxie (la spaca piloto Pireksi) ĝis plej seriozaj verkoj, kiel Solaris. malgraŭ la granda diverseco, oni povas konstati el tio, kio estas ofta en liaj verkoj, ke ili havas apartan filozofian elementon.

Agnoskoj redakti

Li estis premiita per honora membriĝo al la asocio Science Fiction and Fantasy Writers of America (SFWA) en 1973, sed la premio estis forprenita en 1976 pro liaj komentoj pri lastatempa sciencfikcia literaturo; li priskribis ĝin kiel malplene elpensitan, aĉe verkitan, kaj zorgantan pli multe pri vendokvanto ol pri ideoj aŭ literatura novigo. SWFA poste proponis al li normalan membriĝon, sed tion li rifuzis.

Stanisław Lem estis kavaliro de la Ordeno de Blanka Aglo, la plej alta ŝtata honorigo de la Pola Respubliko.

Multaj liaj verkoj estis adaptitaj al filmoj.

Verkaro redakti

En Esperanto aperis 2021 traduko de la romano Solaris, tradukita de Przemysław Wierzbowski kaj la Bjalistoka Esperanto-Societo, ISBN 978-83-962222-0-6. Aperis ankaŭ filma versio de Solaris, sed sen subtekstoj en Esperanto.

Listo de la unuaj eldonoj de verkoj de Lem en Pollando
Jaro Esperanta titolo
pola titolo
Enhavo Eldonejo Rimarkoj Eldonkvanto Ligilo
1951 Astronaŭtoj
Astronauci
Sciencfikcia romano Czytelnik La unua romano laŭ libroforma eldonjaro
Kovrilo: Jan Miklaszewski; ilustraĵoj: Bolesław Penciak
10 370 [1]
Jaĥto „Paradise”. Teatraĵo en kvar aktoj
Jacht „Paradise”. Sztuka w czterech aktach
Teatraĵo Czytelnik Kunaŭtoro: Roman Hussarski
Kovrilo: Jan Miklaszewski
4 370
1954 Sezamo kaj aliaj rakontoj
Sezam kaj inne opowiadania
Kolekto de sciencfikciaj rakontoj Iskry Kovrilo: Jan Młodożeniec 20 000+176
1955 Neperdita tempo
Czas nieutracony
realisma romano (trilogio) Wydawnictwo Literackie La unua parto de trilogio (planita kiel memstara romano) finita en septembro 1948, do la unua romano verkita de la aŭtoro, sed eldonita (kun postaj du partoj kaj cenzuristaj modifoj) en 1955 10 000+175
La Magelana Nubo
Obłok Magellana
Sciencfikcia romano Iskry Kovrilo: Jan Młodożeniec 20 000+205 [2]
1957 Dialogoj
Dialogi
Futurologiaj-filozofiaj eseoj Wydawnictwo Literackie Kovrilo: Kazimierz Mikulski
Wydanie rozszerzone: 1972 r.
3 000+205 [3]
Stela taglibro
Dzienniki gwiazdowe
Kolekto de sciencfikciaj rakontoj Iskry Kovrilo: Marian Stachurski
Ŝanĝitaj kaj vastigitaj eldonoj: Wydawnictwo Literackie 1966, Czytelnik 1971
20 000+205 [4]
1959 Edeno
Eden
Sciencfikcia romano Iskry Kovrilo: Maciej Hibner 20 000+250 [5]
Invado el Aldebarano Inwazja z Aldebarana Kolekto de sciencfikciaj rakontoj Wydawnictwo Literackie Obwoluta: Daniel Mróz 10 000+205
Krimesploro
Śledztwo
Detektiva romano Wydawnictwo Ministerstwa Obrony Narodowej Kovrilo: Antoni Boratyński 50 000 [6]
1961 Libro de robotoj
Księga robotów
Kolekto de sciencfikciaj rakontoj Iskry Ilustraĵoj kaj kovrilo: Daniel Mróz 10 000+250
Taglibro trovita en bankuvo
Pamiętnik znaleziony w wannie
Sciencfikcia romano Wydawnictwo Literackie Kovrilo kaj librokovraĵo: Daniel Mróz 10 000+253 [7]
Reveno el la steloj
Powrót z gwiazd
Sciencfikcia romano Czytelnik Kovrilo: Marian Stachurski 20 250 [8]
Solaris Sciencfikcia romano Wydawnictwo Ministerstwa Obrony Narodowej Kovrilo kaj librokovraĵo: Konstanty Maria Sopoćko 10 000 [9]
1962 Enorbitiĝo
Wejście na orbitę
Eseoj kaj literaturaj publicaĵoj Wydawnictwo Literackie Kovrilo: Zofia Darowska 2 500+253 [10]
1963 Luna nokto
Noc księżycowa
Kolekto de sciencfikciaj rakontoj kaj scenaroj de televidaj spektakloj Wydawnictwo Literackie Kovrilo kaj librokovraĵo: Daniel Mróz 10 000+251
1964 Fabeloj de robotoj
Bajki robotów
Kolekto de sciencfikciaj rakontoj Wydawnictwo Literackie Kovrilo kaj ilustraĵoj: Szymon Kobyliński 7 000+290
La Nevenkebla kaj aliaj rakontoj
Niezwyciężony i inne opowiadania
La etromano La Nevenkebla kaj kolekto de sciencfikciaj rakontoj Wydawnictwo Ministerstwa Obrony Narodowej 10 000+290 [11]
Summa technologiae Filozofiaj-futurulogiaj eseoj Wydawnictwo Literackie Kovrilo: Daniel Mróz
Pligrandigitaj eldonoj: Wydawnictwo Literackie 1967, Wydawnictwo Lubelskie 1984
3 000+251 [12]
1965 Ciberiado
Cyberiada
Kolekto de sciencfikciaj rakontoj Wydawnictwo Literackie Kovrilo kaj ilustraĵoj: Daniel Mróz 10 000+290 [13]
Ĉasado
Polowanie
Kolekto de sciencfikciaj rakontoj Wydawnictwo Literackie Kovrilo: Daniel Mróz 7 000+290
1966 La Alta Kastelo
Wysoki Zamek
Membiografia romano Wydawnictwo Ministerstwa Obrony Narodowej Kovrilo: Piotr Borowy 20 000+300 [14]
1968 Filozofio de hazardo
Filozofia przypadku
Filozofiaj eseoj, literaturaj publicaĵoj Wydawnictwo Literackie Librokovraĵo laŭ ideo de Stanisław Lem: Barbara Konarzewska
Ŝanĝitaj eldonoj: 1975 kaj 1988
3 000+283 [15]
La Mastra Voĉo
(Głos Pana)
Sciencfikcia romano Czytelnik Kovrilo kaj librokovraĵo: Andrzej Heidrich 10 280 [16]
Rakontoj pri la piloto Pirks
(Opowieści o pilocie Pirxie)
Kolekto de sciencfikciaj rakontoj Wydawnictwo Literackie Kovrilo kaj librokovraĵo: Andrzej Heidrich 20 000+283 [17]
1970 Sciencfikcio kaj futurologio
Fantastyka kaj futurologia
Futurologiaj-filozofiaj eseoj, literaturaj publicaĵoj Wydawnictwo Literackie Kovrilo kaj librokovraĵo: Barbara Konarzewska
Ŝanĝita eldono: 1972
5 000+283 [18]
1971 Sendormeco
Bezsenność
Kongres futurologiczny kaj kvar sciencfikciaj rakontoj Wydawnictwo Literackie Kovrilo kaj librokovraĵo: Daniel Mróz 30 283
Perfekta vakuo
Doskonała próżnia
Recenzoj de neekzistantaj libroj Czytelnik Kovrilo kaj librokovraĵo: Andrzej Heidrich 20 290
1973 Imaginara grando
Wielkość urojona
Kolekto de antaŭparoloj por neekzistantaj libroj Czytelnik Kovrilo laŭ projekto de Stanisław Lem 30 290
1975 Diskursoj kaj skizoj
Rozprawy kaj szkice
Eseoj kaj literaturaj publicaĵoj Wydawnictwo Literackie Kovrilo kaj librokovraĵo: Barbara Konarzewska
Serio Elektitaj Verkoj (Dzieła wybrane)
10 000+283
Hospitalo de la Transfiguriĝo
Szpital przemienienia
Realisma romano Czytelnik La unua parto de la trilogio Neperdita tempo, unue planita kiel memstara romano. En 1975 unuafoje eldonita sola, sen cenzuristaj modifoj aldonitaj al la antaŭaj eldonoj.
Grafika prilaboro: Jan Miklaszewski
20 290 [19]
La Alta Kastelo. Junaĝaj poemoj
Wysoki Zamek. Wiersze młodzieńcze
La membiografia romano La Alta Kastelo kaj poemoj el la junaĝo Wydawnictwo Literackie La poemoj antaŭe aperis en la semajngazeto Tygodnik Powszechny en la jaroj 1947–48.
Kovrilo kaj librokovraĵo: Barbara Konarzewska.
Serio Elektitaj Verkoj (Dzieła wybrane)
40 000+283
1976 Kataro
Katar
Detektiva romano Wydawnictwo Literackie 100 000+283 [20]
Masko
Maska
Kolekto de sciencfikciaj rakontoj kaj scenaroj de televidaj spektakloj Wydawnictwo Literackie Kovrilo kaj librokovraĵo: Barbara Paleta 40 000+283
1979 Ripeto
Powtórka
Sciencfikcia rakonto kaj scenaroj de radioprogramoj Iskry Grafika prilaboro: Andrzej Hałajkiewicz
Serio Fantastyka-Przygoda
50 000+300
1981 Golemo 14
Golem XIV
Kolekto de sciencfikciaj rakontoj Wydawnictwo Literackie 80 000+350 [21]
1982 Surloka esploro
Wizja lokalna
Sciencfikcia romano Wydawnictwo Literackie Kovrilo kaj librokovraĵo: Włodzimierz Targosz 50 000+350 [22]
1984 Provoko
Prowokacja
Recenzoj de neekzistantaj libroj Wydawnictwo Literackie 50 000+350
1986 Biblioteko de la 21-a jarcento
Biblioteka XXI wieku
Recenzje nieistniejących książek Wydawnictwo Literackie Postparolo: Jerzy Jarzębski 100 000+350 [23]
1987 Fiasko Sciencfikcia romano Wydawnictwo Literackie La lasta romano de Lem 100 000+283 [24]
Paco sur la Tero
Pokój na Ziemi
Sciencfikcia romano Wydawnictwo Literackie 100 000+283 [25]
1993 Utiligita drako
Pożytek ze smoka
Kolekto de sciencfikciaj rakontoj Pola Societo de Libroeldonistoj kaj la eldonejo VERBA Kovrilo: Michał Urbański
1994 Homo el Marso
Człowiek z Marsa
Sciencfikcia romano Niezależna Oficyna Wydawnicza „Nowa” La unua oficiala libroforma eldono. Unue aperis en 1946 en partoj, en la gazeto Nowy Świat Przygód; en la 1980-aj jaroj du fojojn eldonita fanzine. Postparolo: Jerzy Jarzębski [26]
1995 Plaĉa tempo
Lube czasy
Kolekto de felietonoj publikigitaj en Tygodnik Powszechny en la jaroj 1994–95 kadre de la serio La mondo laŭ Lem Znak Elekto: Tomasz Fiałkowski; grafika prilaboro: Wojciech Kołyszko
1996 Sex Wars Kolekto de felietonoj kaj eseoj Nowa Grafika prilaboro: Małgorzata Śliwińska
Ŝanĝita kaj plivastigita eldono: Wydawnictwo Literackie 2004
[27]
Sekreto de ĉina paco
Tajemnica chińskiego pokoju
Kolekto de eseoj publikigitaj en la gazeto PC Magazine Societo de Aŭtoroj kaj Eldonistoj de Sciencaj Verkoj Universitas Kovrilo: Jacek Szczerbiński
Enigmo. Rakontoj
Zagadka. Opowiadania
Kolekto de sciencfikciaj rakontoj Interart Postparolo: Jerzy Jarzębski; kovrilo: Roman Kirylenko;
Serio Verkoj (Dzieła)
[28]
1997 Truita tuto
Dziury w całym
Kolekto de felietonoj publikigitaj en Tygodnik Powszechny en la jaroj 1995–97 kadre de la serio La mondo laŭ Lem Znak Elekto: Tomasz Fiałkowski; grafika prilaboro: Wojciech Kołyszko
1999 Megabita bombo
Bomba megabitowa
Kolekto de eseoj publikigitaj en la gazeto PC Magazine Wydawnictwo Literackie Postparolo: Jerzy Jarzębski; kovrilo: Tomasz Lec
2000 Momento (Lem)
Okamgnienie
Kolekto de eseoj Wydawnictwo Literackie Kovrilo: Marek Pawłowski [29]
Przekładaniec Kolekto de scenaroj por filmoj, televidaj kaj radiaj spektakloj Wydawnictwo Literackie Postparolo: Jerzy Jarzębski; kovrilo: Tomasz Lec
Serio Kolektitaj Verkoj (Dzieła zebrane)
[30]
2001 Diktaĵoj aŭ…
Dyktanda czyli…
Modeloj de diktaĵoj por nevo de la edzino Przedsięwzięcie Galicja [31]
2002 Listy albo opór materii Elektitaj leteroj de Lem al diversaj homoj kaj institucioj Wydawnictwo Literackie Postparolo: Jerzy Jarzębski; kovrilo: Tomasz Lec [32]
2003 Dilemoj
Dylematy
Kolekto de felietonoj Wydawnictwo Literackie Postparolo: Jerzy Jarzębski; kovrilo: Tomasz Lec
Mia opinio pri literaturo
Mój pogląd na literaturę
Eseoj kaj literaturaj publicaĵoj Wydawnictwo Literackie Postparolo: Jerzy Jarzębski; kovrilo: Tomasz Lec
Serio Kolektitaj Verkoj (Dzieła zebrane)
[33]
2004 Kurtcirkvitoj
Krótkie zwarcia
Elekto de felietonoj publikigitaj en Tygodnik Powszechny en la jaroj 1994–2004 Wydawnictwo Literackie Postparolo: Jerzy Jarzębski; kovrilo: Tomasz Lec
Serio Kolektitaj Verkoj (Dzieła zebrane)
[34]
2005 La 1940-aj jaroj. Diktaĵoj
Lata czterdzieste. Dyktanda
Debutaj rakontoj kaj poemoj el la 1940-aj jaroj, kaj Diktaĵoj aŭ… Wydawnictwo Literackie Postparolo: Jerzy Jarzębski; kovrilo: Tomasz Lec
Serio Kolektitaj Verkoj (Dzieła zebrane)
2006 Raso de rabobestoj. Lastaj tekstoj
Rasa drapieżców. Teksty ostatnie
Elekto de felietonoj publikigitaj en Tygodnik Powszechny en la jaroj 2005–2006 Wydawnictwo Literackie Wybór kaj posłowie: Tomasz Fiałkowski; kovrilo: Przemysław Dębowski [35]
2009 Homo el Marso. Junaĝaj rakontoj. Poemoj
Człowiek z Marsa. Opowiadania młodzieńcze. Wiersze
La romano Homo el Marso, rakontoj kaj poemoj el la kolekto La 1940-aj jaroj. Diktaĵoj kaj la rakonto Siostra Barbara Agora SA Postparolo: Jerzy Jarzębski; kovrilo: Krystian Rosiński;
Kolekto Biblioteko de Gazeta Wyborcza
Fuŝita krimromano
Sknocony kryminał
La nefinita krimromano Fuŝita krimromano, la dramo Radikoj. Pluraktaj drramoj kaj Diktaĵoj aŭ… Agora SA Postparolo: Jerzy Jarzębski; kovrilo: Krystian Rosiński;
Kolekto Biblioteko de Gazeta Wyborcza
[36]
2011 Leteroj
Leteroj
Korespondaĵoj de Lem kun Sławomir Mrożek el la jaroj 1956–1978 Wydawnictwo Literackie Kunaŭtoro: Sławomir Mrożek; antaŭparolo: Jerzy Jarzębski [37]
2013 Gloro kaj Fortuno
Sława kaj Fortuna
Korespondaĵoj de Lem kun Michael Kandel el la jaroj 1972–1987 Wydawnictwo Literackie En la libro troviĝas nur leteroj de Lem; antaŭparolo: Jerzy Jarzębski [38]
2016 Planedo de LEM
Planeta LEMa. Felietony ponadczasowe
Elekto de felietonoj Wydawnictwo Literackie Elekto: Wojciech Zemek; postparolo: Jerzy Jarzębski [39]
2017 Ĝardeno de obskuro kaj aliaj rakontoj
Ogród ciemności kaj inne opowiadania
Kolekto de rakontoj Wydawnictwo Literackie Elekto: Tomasz Lem; postparolo: Jerzy Jarzębski [40]
2018 Doloras nur tiam, kiam mi ridas…
Boli tylko, gdy się śmieję…
Korespondaĵoj kun Ewa Lipska Wydawnictwo Literackie Kunaŭtoroj: Ewa Lipska kaj Tomasz Lem [41]
2018 Diablo kaj ĉefverko
Diabeł kaj arcydzieło
Elekto de eseoj Wydawnictwo Literackie Elekto: Wojciech Zemek; postparolo: Jerzy Jarzębski [42]

En Esperanto aperis redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti