Stanisław Władysław MACZEK (naskiĝis la 31-an de marto 1892 en Szczerzec apud Lvovo, mortis la 11-an de decembro 1994 en Edinburgo) estis pola militisto, armea generalo de Pola Soldataro, komandanto de la 10-a Brigado de Kiras-Kavalerio kreita en Francio, honora civitano de Nederlando.

Stanisław Maczek
Persona informo
NomoStanisław Maczek
Dato de naskiĝo31-a de marto 1892 [#]
NaskiĝlokoShchyrets [+]
Dato de morto11-a de decembro 1994 [#]
MortolokoEdinburgo [+]
Aĝo je morto102
Okupoj kaj profesioj
Okupojoficiro kaj bufedisto [#]
Geografio
ŜtatoPollando [+]
Lingvoj
Parolata lingvopola lingvo [+]
Ceteraj informoj
HonorigoKomandoro de la Honora Legio, Kavaliro Komandoro de la ordeno de la Bano, Grand Officer of the Order of the Crown, Distinguished Service Order, Ordeno de Blanka Aglo, Officer of the Order of the Star of Romania, Kruco de Kuraĝo, Knight's Cross of the Virtuti Militari, Gold Cross of the Virtuti Militari, Silver Cross of the Virtuti Militari, Militkruco 1939-1945, Croix de guerre, Médaille commémorative de la guerre 1939–1945, Membro de la Ordeno de la Brita Imperio, Komandoro de la Ordeno de Oranĝo-Nasaŭo, Grand Cross of the Order of Polonia Restituta, Komandora Kruco de la Ordeno Polonia Restituta, Officer of the Order of Polonia Restituta, Kavaliro de la Ordeno "Polio Restarigita", Ora Kruco de Merito, Kruco de Sendependeco, War Medal 1918-1921, Medalo “Jardeko de Reakirita Sendependeco”, Military Merit Cross, Commander with Star of the Order of Merit of Hungary, France and Germany Star, 1939–45 Star, Defence Medal, Medal of Independence, Karl Troop Cross, Army Medal for War 1939-45 [+]
Portalo pri Homoj
vdr
La tombo de generalo Stanisław Maczek en Pola Honora Milita Tombejo en Breda, post sia morto en la jaro 1994 en Edinburgo li estis tie entombigita inter siaj soldatoj kiuj mortis en la jaro 1944 dum liberigado de Breda

Juneco redakti

Li naskiĝis en Szczerzec apud Lvovo en familio de kroatdevenaj poloj (lia kuzo estis konata kroata nacibatalanto en intermilita Jugoslavio – Vladko Maček).

 
Stanisław Maczek, 1944
 
Gen. Dwight Eisenhower vizitas la Divizion de Kiras-Kavalerio de generalo Stanisław Maczek, Nederlando 1944
 
Stanisław Maczek gvidas sian Divizion de Kiras-Kavalerio, 1944

En 1910 finis gimnazion en Drohobiĉ kaj translokiĝis kun la familio al Lvovo. En la jaroj 1910–1914 studis ĉe la Humanisma Fakultato de Lvova Universitato la precizan filozofion sub gvido de la profesoro Kazimierz Twardowski kaj la polan filologion ĉe profesoroj pri literaturhistorio Wilhelm Bruchnalski kaj Józef Kallenbach. Paralele eniris akademian medion kun patriota agado. En la sama tempo ricevis soldatan instruon kaj unuan ekzercadon en Pafista Asocio, kie - post aniĝo - akceptis pseŭdonomon Rozłucki. Militservon en Legioj de Józef Piłsudski malebligis al li soldatiĝo al aŭstrohungara armeo.

Unua mondmilito redakti

Dum la unua mondmilito estis enkorpigita al armeo de Aŭstrio-Hungario kaj sendita kun sudtirola regimento al la itala fronto. Direktita al Lernejo de Rezervaj Oficiroj de la Tria Korpuso. Post fino de la lernejo iĝis plotonestro en la 3-a regimento de la Infanterio de Land-Defendo en Graz. La 14-an de junio 1915 estis translokigita al elita Dua Regimento de Tirolaj Imperiestraj Pafistoj. Decembre de la sama jaro direktita al la itala fronto al rivero Isonzo. Printempe 1916 iĝis instruktoro de oficira lernejo de la 14-a Korpuso en Steyr. Oktobre de la sama jaro avancis ĝis subleŭtenanto kaj komandanto de kompanio. Gvidante ĝin famiĝis per puraj kampanjoj pro kio rivevis aŭstrajn distingojn. Februare 1918 estis vundita kaj trafis al malsanulejo en Vieno. Post ĝia forlaso ricevis trimonatan libertempon, kiun pasigis en Lvovo. Tiuperiode sukcesis aranĝi aferojn lige al akiro de la diplomo kaj revenis al la itala fronto.

Batalante en unuoj de Alpoj-pafistoj atingis rangon de leŭtenanto. Post armistico la 11-an de novembro 1918 dizertis trairante al Krosno, kie jam la 14-an de novembro eniris al Pola Soldataro.

Skotlando redakti

Tuj post alveno al Londono, oktobre 1940 Maczek ricevis ordenon Virtuti Militari pro kuraĝeco en bataloj en Francio kaj komandantecon de la 2-a Brigado de Pafistoj - infanteria brigado de Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento ĝis tiam komandata de generalo Rudolf Dreszer. La brigadon oni denove transformis al la 10-a Brigado de Kiras-Kavalerio, kaj februare 1942 – al la 1-a Kirasa Divizio (granda kirasita unuo de pola armeo dum la Dua Mondmilito en Okcidento).

Postmilitaj jaroj redakti

De septembro 1945 li komandis polajn unuojn, kiuj restis en Britio ĝis ilia malfondo. Stanisław Maczek restis inter enmigrantaro en Edinburgo en Britio. La 26-an de septembro 1946 komunista registaro nuligis lian polan civitanecon. En 1971 la civitaneco estis reatribuita. Sen monhelpo donata al aliancaj soldatoj li eklaboris kiel vendisto, kaj poste kelnero en la hotela restoracio Learmouth en Edinburgo.

Laŭ peto de pli ol 40 000 de loĝantoj de Breda la generalo ricevis honoran civitanecon de Nederlando. La 11-an de novembro 1990 estis avancita de prezidento en ekzilo ĝis grado de armea generalo. En 1994 fariĝis kavaliro de la Ordeno de Blanka Aglo. Li mortis en la aĝo de 102 jaroj en Edinburgo. Estis enterigita en la tombaro de polaj soldatoj en Breda en Nederlando.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti