Stanisław Witkiewicz

Stanisław Witkiewicz blazono Nieczuja (naskiĝis la 8-an de majo 1851 en Pašiaušė proksime al Šiauliai (Ĵemajtio), mortis la 5-an de septembro 1915 en Lovran, Kroatio) estis pola pentristo, arkitekto, verkisto kaj teoriisto pri arto, populariganto de la arkitektura stilo de Zakopane, la patro de Stanisław Ignacy Witkiewicz kaj filo de Ignacy, novembra ribelanto.

Stanisław Witkiewicz
Persona informo
Stanisław Witkiewicz
Naskiĝo 21-an de majo 1851 (1851-05-21)
en Pašiaušė
Morto 5-an de septembro 1915 (1915-09-05) (64-jaraĝa)
en Lovran
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per tuberkulozo vd
Tombo Pęksowy Brzyzek National Cemetery in Zakopane vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Rusia Imperio vd
Alma mater Akademio de Belartoj Munkeno vd
Subskribo Stanisław Witkiewicz
Familio
Dinastio Witkiewicz family of the Nieczuja coat of arms vd
Patro Ignacy Witkiewicz vd
Patrino Elwira Szemiot vd
Edz(in)o Maria Witkiewiczowa vd
Infanoj Stanisław Ignacy Witkiewicz vd
Profesio
Okupo pentristo • arkitektoverkistoartokritikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Stanisław Witkiewicz studis ĉe la Akademio de Belartoj en Sankt-Peterburgo (1869-1871) kaj en Munkeno (1872-1875). Post reveno al la Rusia Imperio li kunlaboris kun revuo "Wędrowiec" (Migranto) kaj okupiĝis pri artisma kritiko kreante ties modernajn fundamentojn.

En 1890 li setlis en Zakopane, kie li estis fascinita de la tiea popola arto, kreis teorion de la stilo de Zakopane projektante arkitekturon kaj internon de la lokaj vilaoj.

Interalie li estis projektinto de la kapelo de la Plej Sankta Koro de Jesuo en Jaszczurówka (nun kvartalo de Zakopane), konstruita en 1904, kaj estis aŭtoro de la libro Na przełęczy (Sur montpasejo, 1891), nomata Evangelio de Tatroj, por kiu li en 1904 verkis novan antaŭparolon. Pro sia agado por la urbo li iĝis honora civitano de Zakopane.

Stanisław Witkiewicz mortis je tuberkulozo la 5-an de septembro 1915 en Lovran (duoninsulo Istrio). La ĉerkon kun la kadavro alvenigis tra militanta Eŭropo bibliotekistino Maria Dembowska. Ĝi atingis Zakopane la 13-an de septembro 1915. La 14-an de septembro la ĉerko estis montrita en tombeja kapelo ĉe la strato Nowotarska. La funebra ceremonio, kiun partoprenis, krom montaranoj kaj montar-gvidistoj, ankaŭ verkistoj kaj artistoj, i. a. Stefan Żeromski kaj Jan Kasprowicz, okazis la 17-an de septembro 1915. Li estis enterigita en la malnova tombejo.

Pentrado redakti

En pentroarto li estis teoriisto de realismo. En la praktiko pentris antaŭ ĉio pejzaĝojn de Tatroj kaj scenoj de la januara ribelo. Aŭtoro de multaj impresionismaj bildoj.

Literaturo redakti

  • Teresa Jabłońska, Stanisława Witkiewicza styl zakopiański (Stilo de Zakopane laŭ Stanisław Witkiewicz), Eldonejo BOSZ, 2008, ISBN 978-83-7576-029-3