Stanley (vapor-aŭtomobilo)

La Stanley Motor Carriage Company estis usona kompanio produktanta aŭtomobilojn kun vapormaŝinoj. Ĝi operadis ekde 1902 ĝis 1924. Ĉiuj ĝiaj aŭtoj estis nomitaj simple Stanley Steamers, malgraŭ diversaj modeloj estis produktitaj.

Frua historio redakti

 
F. O. Stanley kaj sia edzino Flora veturis supren al la pinto de monto Vaŝingtono por reklami por la kompanio en 1899.

La ĝemeloj Francis E. Stanley (1849–1918) kaj Freelan O. Stanley (1849–1940) fondis la kompanion post vendo de ilia kompanio produktanta foto-plakojn al la kompanio Eastman Kodak. Ilian unuan aŭton ili produktis en 1897. Dum 1898 kaj 1899 ili produktis kaj vendis pli ol 200 aŭtojn, pli ol iu alia aŭtoproduktanto.[1] En 1899 Freelan kaj lia edzino Flora veturis kun unu de lia aŭto supren sur la monton Vaŝingtonon en Nov-Hampŝiro,[2] la tria plej alta monto en la orienta Usono. La veturado daŭris pli ol du horojn kaj estis la unua fojo, ke aŭtomobilo supreniris longan ŝoseon de 7.6 mejloj.[2] Ili pli poste vendis la rajtojn de tiu frua modelo al la kompanio Locomobile, kaj en 1902 ili fondis la kompanion Stanley Motor Carriage Company.

Datoj kaj dezajno[3] redakti

 
vaporaŭta motoro Stanley de 6ĉp.
 
benzin-brulilo por kuirilo de Stanley vaporaŭto

Je postaj modeloj la instalado de kondensilo kaŭzis malplibonigon de la oleo de la etenda ligo, kaj velditaj tuboj estis uzitaj anstataŭ ĝi.

La bruligiloj, estantaj sub tre alta premo, estis pli sekuraj ol oni povus suspekti. Ili havis sekureco-valvojn. Eĉ se tiuj paneus, danĝera tro alta premo disigus unu de la multaj kunigiloj longe antaŭ la ujo de la kuirilo estus en danĝero de krevado. La estiĝanta liko malpliigus la premon en la kuirilo kaj estingus la bruligilon kun preskaŭ neniu risko por la pasaĝeroj. Ne ekzistas iu dokumentita kazo de eksplodanta kuirilo dum uzo.[4]

La vapor-maŝino havis du dudirekte funkciantajn cilindrojn unu apud la alia, havantaj ŝovitajn valvojn. La povumo estis metita de la maŝino al la diferencialo je la malantaŭa akso per ĉeno. Poste la fratoj Stanley konstruis novan modelon kun la maŝino fiksita rekte al la malantaŭa akso. Postaj modeloj havis karoserion similan al benzin-aŭtoj de tiu tempo, sed ankoraŭ havis la specialajn detalojn de vapor-aŭtoj kiel ekz. neniun transmisiilon, kupladon, kaj kardanŝafton.

Por savi konsumadon de akvo kaj pliigi la eblan veturdistancon, kondensilo estis uzata ekde 1915.

Produktado kreskis al 500 dum 1917.

Rekordoj redakti

Stanley vaporaŭto atingis mondan rekordon por la plej rapida mejlo de aŭto en 1906, nome 28.2 sekundoj. Ankaŭ rekorda rapideco estis atingita, 205,5 km/h. Tiu rekordo por aŭto restis ĝis 1911. Per motorciklo Glen Curtiss superis la rekordon en 1907 kun motorciklo havanta ok-cilindran motoron kun rapideco de 136 mejloj por horo.

La rekordo por vapor-aŭtoj restis ĝis 2009.[5]

Aĝiĝo redakti

Ekde ĉ. 1915 la efikeco, konsumado de benzino kaj povumo de la benzinmotoroj ege pliboniĝis. La kreskanta uzo de elektraj startigiloj anstataŭ start-kranko helpis al kresko de la benzinmotoraj aŭtoj. Returnesvingantaj krankoj kaŭzis ofte akcidentojn. Ankaŭ la benzin-aŭtoj iĝis klare malmultekostaj, speciale la masproduktita modelo T de Ford.

Vendo kaj fermiĝo redakti

En 1917, post akcidento kaj morto de F.E. Stanley lia frato F.O. Stanley vendis la kompanion al Prescott Warren. La kompanio tiam suferis malkreskon kaj teknologian stagnadon. Post 1918 neniu modelo estis produktita kun pli ol 20ĉp. Klare pli bonaj aŭtoj estis haveblaj por multe pli malaltaj prezoj. Ekzemple en 1924 la modelo 740D de Stanley 740D kostis 3950 dolarojn kompare al malpli ol 500 dolaroj por Ford T.

La kompanio fermiĝis en 1924.

Fotaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Georgano, G.N. Cars: Early and Vintage, 1886-1930. (London: Grange-Universal, 1985).
  2. 2,0 2,1 CHRISTOPHER JENSEN. "Taming a Mountain Road With Horses and Cars", 'The New York Times', 2011-06-17. Kontrolita 2011-09-29.
  3. Schematic of stanley steamer
  4. auburn; saca735boiler
  5. Glaskin, Max, Steam-powered car breaks century-old speed record, 2009-08-25, retrieved 2009-08-26

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti