Stanpesto estas tiu fenomeno, kiam sur surfaco de objektoj el stano aperas makuloj, kiuj iĝas pli kaj pli grandaj dum paso de la tempo kaj fine la tuta objekto disiĝas. Pri tiu objekto diras oni, ke ĝi estas stanpesta. Kiam stanpesta objekto aŭ ties pulvoro tuŝas sendifektan stanan objekton, tiel aperas la karakterizaj makuloj de la stanpesto sur la stana objekto, komenciĝante de la tuŝita loko. Tiel ĝi ŝajnas disvastiĝi, do la stanpesta objekto aŭ ties pulvoro kapablas infekti la sanan stanobjekton. Oni povas konsideri, ke la procezo post la „infektado” estas pli rapida ol tiu de la spontana stanpesto.

200-jara stanpesta monero.

Material-struktura klarigo redakti

La fenomenon de la stanpesto kaŭzas la kristalstruktura transformiĝo inter la du alotropoj de la stano: la ĉiutage uzata, metalbrila, bone formebla, tetragonale kristalstruktura blanka stano (kvadrata stano, β-stano) dum atmosfera premo kaj sub temperaturo de 13,2 °C iĝas nestabila kaj transformiĝas al pli stabila, pulvor-forma, regule kristalstruktura griza stano (α-stano). La transformiĝo estas malrapida, grando de la rapido ŝanĝiĝas male al la ŝanĝiĝo de la temperaturo (ju pli malvarma, des pli rapide). La stanpesto (do la transformiĝo) estas pli rapida, kiam la sendifekta, blanka stano interagas kun griza stano. La transfomiĝon katalizas grandkvanta griza stano, okazas memkatalizo, do la estiĝanta materialo – griza stano – katalizas la transformiĝon. La procezo ne okazas alidirekte.