Staro ĉe la lerneja pordo

Staro ĉe la lerneja pordo (angle: Stand in the Schoolhouse Door) estis okazaĵo de la 11-a de junio 1963 ĉe la universitato de Alabamo.

Provante malhelpi la integriĝon de afrousonanoj ĉe la universitato de Alabamo, la guberniestro George Wallace staris ĉe la pordo al la Foster-halo kaj tie estis pridemandita de la Deputy U.S. Attorney General Nicholas Katzenbach.

George Wallace, guberniestro de Alabamo, stariĝis en la pordon de la halo por bari al du afrousonaj studentoj Vivian Malone Jones kaj James Hood la eniron por registri ĉe la universitato. Li tiel provis simbole teni la promeson, kiun li faris kiam li enposteniĝis, tio estas, konservi "segregacion nun, segregacion morgaŭ kaj segregacion por eterne" kaj haltigi la malsegregacion de lernejoj.[1]

Pro tiu okazaĵo George Wallace atingis la atenton de la tuta lando.[2]

Fono redakti

La 17-an de majo 1954 la usona Suverena Kortumo donis sian decidon pri la afero Brown kontraŭ Edukestraro de Topeka, kie la plendintoj diris, ke la segregacio inter nigrulaj kaj blankulaj infanoj en publikaj lernejoj dum lecionoj estis kontraŭ-konstitucia.

La verdikto en la kazo Brown kontraŭ Edukestraro de Topeka signifis, ke oni malpermesu segregacion ĉe la universitato de Alabamo. En la sekvaj jaroj centoj da afrousonanoj petis registriĝon ĉe la universitato, sed ĉiuj estis malakceptitaj. La universitato kunlaboris kun la polico por trovi kialojn, kiuj rajtigis malakcepton. Se tio ne eblis oni timigis la studontojn.

Tamen en 1963 kandidatiĝis tri afrousonanoj tute senmakule kompetentecaj, Vivian Malone Jones, Dave McGlathery kaj James Hood, kiuj rezistis al ĉiuj timigprovoj. Komence de junio 1963 federacia juĝisto decidis, ke la studontoj estu akceptataj kaj malpermesis al la guberniestro Wallace enmiksiĝon.[3]

La okazaĵo redakti

 
Vivian Malone Jones alvenante ĉe la Foster-halo por registriĝi ĉe la universitato de Alabamo.

La 11-an de junio Malone kaj Hood alvenis por registriĝi. La guberniestro Wallace provis unuflanke teni sian promeson, aliflanke surscenigi politikan teatraĵon,[3] persone barante la enirejon al la Foster-halo sub la okuloj de la amaskomunikiloj. Poste postulis Deputy Attorney General Nicholas Katzenbach, akompanata de federacia marŝalo, ke Wallace flankenpaŝu.[1] Wallace tamen interrompis Katzenbach kaj kategorie rifuzis. Anstataŭe li paroladis pri la rajtoj de ŝtato.[3] Katzenbach telefonis al la usona prezidanto kaj John F. Kennedy ordonis sendi trupojn de la Alabama National Guard al la loko. Generalo Henry V. Graham diris al Wallace, "Sinjoro, estas mia malĝoja tasko, admoni vin flankenpaŝi laŭ ordono de la prezidanto de Usono.".[4] Wallace daŭrigis paroladon, tamen fine moviĝis.[5]

Forrest Gump redakti

Tiu okazaĵo reprezentiĝas en sceno de la filmo Forrest Gump, kiam Forrest Gump aperas ĉe la loko de la okazaĵo kaj estas kopiita ciferece en originalan amaskomunikilan filmon de la epoko[6][7].

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Elliot, Debbie. Wallace in the Schoolhouse Door (angle). National Public Radio (2003-06-11). Alirita 2009-06-26.
  2. Governor George C. Wallace's School House Door Speech (angle). Arkivita el la originalo je 2002-08-06. Alirita 2009-06-27.
  3. 3,0 3,1 3,2 Standing In the Schoolhouse Door (June) (angle). Veterans of the Civil Rights Movement. Alirita 2009-06-26.
  4. „Sir, it is my sad duty to ask you to step aside under the orders of the President of the United States.“
  5. Lesher, Stephan. (1995) George Wallace: American Populist (angle). Da Capo Press, p. 233. ISBN 9780201407983. [rompita ligilo]
  6. Byers, Thomas (1996). “History Re-Membered: Forrest Gump, Postfeminist Masculinity, and the Burial of the Counterculture”, Modern Fiction Studies 42.2, p. 419–44. Alirita 2009-02-28.. 
  7. Paul Grainge. Memory and Popular Film (angle). Manchester University Press, p. 229.