Stefan Ruzowitzky (naskiĝis la 25-an de decembro 1961 en Vieno) estas aŭstria reĝisoro kaj scenaristo. En 2008 lia kineja filmo Die Fälscher ricevis la Akademian Premion kiel plej bona eksterusona filmo.

Stefan Ruzowitzky
Persona informo
Naskiĝo 25-an de decembro 1961 (1961-12-25) (62-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj anglagermana
Ŝtataneco Aŭstrio
Alma mater Universitato de Vieno
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristo
Verkoj Montevideo
Tempo
The Inheritors
Anatomy
All the Queen's Men
Anatomy 2
The Counterfeiters
Hexe Lilli – Der Drache und das magische Buch
Deadfall
Das radikal Böse
Cold Hell
vdr
Stefan Ruzowitzky (2012)

Biografio redakti

Grandan parton de sia infanaĝo Stefan Ruzowitzky pasigis en la urbo Düsseldorf en okcidenta Germanio, kiel lia patro laboris kiel inĝeniero. Post kiam la familio revenis al Aŭstrio, li frekventis gimnazion en la urbo Linco, kaj tie abituriĝis. Li studis teatran sciencon kaj historion en la viena universitato kaj produktis plurajn popmuzikajn filmetojn, ekzemple por 3-o-Matic ("Success"), N'Sync ("Tearin' up my heart") aŭ Stefan Raab ("Ich mache nur noch Volksmusik"). Ekde la jaro 1999 li estas edzo de Birgit Sturm (naskiĝis en 1968), la paro havas du infanojn kaj loĝas en Klosterneuburg.

Listo de filmoj (elekto) redakti

Reĝisoro redakti

  • 1994: Montevideo (televida komedia programo)
  • 1996: Tempo
  • 1998: Die Siebtelbauern
  • 2000: Anatomie
  • 2001: Die Männer Ihrer Majestät
  • 2003: Anatomie 2
  • 2007: Die Fälscher
  • 2009: Hexe Lilli – Der Drache und das magische Buch
  • 2011: The Last Voyage Of Demeter

Scenaro redakti

Premioj (elekto) redakti

 
Stefan Ruzowitzky en la internacia filmfestivalo Berlinale de 2007
  • 1997: premio "longa filmo" en la Filmfestivalo "Max Ophüls" Saarbrücken
  • 1998: premio "plej bona filmo" de la Internacia Filmfestivalo Roterdama pro Die Siebtelbauern
  • 1998: premio "plej bona filmo" de la Flandra Filmfestivalo pro Die Siebtelbauern
  • 1998: premio de la ministroprezidanto de Sarlando pro Die Siebtelbauern
  • 1998: premio de la Semana Internacional de Cine de Valladolid pro Die Siebtelbauern
  • 2007: kandidatigo pri la premio Ora Urso pro Die Fälscher
  • 2007: kulturpremio de la urbo Klosterneuburg
  • 2008: premio Goldener Rathausmann de la urbo Vieno
  • 2008: premio Romy pro Die Fälscher
  • 2008: Akademia Premio kiel plej bona neusona filmo pro Die Fälscher

Eksteraj ligiloj redakti