Stegocero (Stegoceras = "korna tegmento" < malnovgreka: στεγο- 'tegmento' + κέρας 'korno') estis planto-manĝanta ornitiskia dinosaŭro kiu vivis en regiono kie nun estas Nordameriko dum la malfrua kretaceo. Ĝi atingis longecon de 2 metroj. Ĝin nomis Lawrence Lambe en 1902.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Stegocero
Kranio de Stegocero
Kranio de Stegocero
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Reptilioj Sauropsida
Superordo: Dinosaŭroj Dinosauria
Ordo: Ornitiskioj Ornithischia
Subordo: Marginocefaloj Marginocephalia
Infraordo: Pakicefalosaŭroj Pachycephalosauria
Familio: Pakicefalosaŭredoj Pachycephalosauridae
Genro: Stegocero Stegoceras
Lambe, 1902
Konserva statuso

S. validum (Lambe, 1902)

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Oni ofte prenas la stegoceron kiel modelon en la rekonstruado de aliaj pakicefalosaŭroj pro tio ke oni jam trovis diversajn partojn de ĉi tiu dinosaŭro, kaj ne nur la kranion. Kiam oni unue trovis stegocerajn fosiliojn, oni pensis ke ĝi estas parenca al (aŭ ke ĝi tutsimple estas) troodonto, sed tiu teorio tamen malpruviĝis kiam oni trovis kranion, kiu montriĝis tute alia ol la kranio de troodonto.