Steinbeck

Vikimedia apartigilo

Steinbeck - origina prononco laŭ dialektoj [ŜTAJNbek] aŭ [STAJNbek] - origine estas nomo de la platgermana lingvo, kiu havas la signifon "ŝtona rivereto".

Ĝi signas plurajn loĝlokojn, interalie partojn de la komunumoj Admannshagen-Bargeshagen kaj Krakow am See en nordorienta Germanio.

Kiel multaj loknomoj, ankaŭ tiu ĉi aldone uziĝas kiel familia nomo. Aparte konata nomportanto estas la usona verkisto John Steinbeck.