En la fikcia universo de la televidaj kaj kinejaj filmoj el la serio Star Trek, la stelŝiparo - angle Starfleet, germane Sternenflotte, hispane Flota Estelar, japane 宇宙艦隊, ruse Звёздный флот – estas la defenda, diplomata kaj esplora forto de la same fikcia Unuiĝinta Federacio de Planedoj (UFP).

Stelŝiparo
fikcia milita organizaĵo • fikcia lernejo • fictional spacecraft manufacturer
Verko Remembrance
Maps and Legends
Star Trek: Deep Space Nine Technical Manual
Stardust City Rag
Nepenthe
Et in Arcadia Ego, Part 2
Federation – The First 150 Years
Envoys
Far From Home
People of Earth
Die Trying
Unification III
The Sanctuary
Live by the Code
Room for Growth
Crossroads
Ceremony of Innocence
A Handful of Dust
Informoj
Originala nomo Starfleet
Eble sama United Earth Starfleet
vdr
komanda simbolo de la stelŝiparo

Historio redakti

En la filma serio Star Trek: Enterprise estis klarigite, ke "Tera Stelŝiparo" ekzistis almenaŭ ekde la jaro 2143, do almenaŭ 18 jarojn antaŭ la fondiĝo de la Unuiĝinta Federacio de Planedoj. Tiu institucio gvidis la testojn de stelŝipoj kun potencaj warp-motoroj de dua kaj tria teknika generacioj, kiuj revoluciece pliampleksigis la teknikajn eblecoj superi grandajn kosmajn distancojn per home ekipitaj veturiloj kaj por la teranoj komencis la epokon de interstela kosma vojaĝado.

Jam ekde la jaro 2063, kiam Zefram Cochrane inventis kaj praktike pruvis la unuan teknikan generacion de potencaj warp-motoroj por stelŝipoj, la teranoj fondis kelkajn homajn koloniojn en stelaj sistemoj proksimaj al la Tero kaj establigis komercajn kontaktojn kun iuj ekster-teraj vivoformoj, interalie kun la vulkananoj kaj la denobulanoj. Rapide post tio, la unuaj provoj ekesplori pli malproksimajn zonojn de la kosmo estis ekiniciataj.

Multaj epizodoj de la filmaro Star Trek indikas, ke la tera stelŝiparo jam plene funkciis en 2119, kiam ĝi provizis financan subtenon de eksperimentoj de Zefram Cochrane kaj Henry Archer, kiuj gvidis al la unuaj sukcesaj warp 3-kosmoflugoj dum 2140-aj jaroj. Poste la tekniko pluprogresis, kaj en 2151 ekfunkciis la unua warp 5-stelŝipo, "Enterprise (NX-01)", sekvate de la ŝipo "Columbia (NX-02)" en 2155, kaj pliaj postaj stelŝipoj. La stelŝiparo per tio iĝis la gvida esplora kaj armea branĉo de la tera administrado.

La stelŝiparo havas unuarangan direktivon ne interferi kun evoluantaj mondoj aŭ kun ilia interna politiko. Onidire tiu direktivo ne unuavice venas de la teranoj, sed el la politikaj spertoj kaj kutimoj de la vulkananoj, kiuj plenumas la regulon ekkontakti kun planeda civilizo nur post kiam tiu civilizo meminiciate eltrovis la warp-teknologion.

En pluraj filmoj, la centra oficejo de la (tera kaj poste federacia) stelŝiparo estas montrata borde de la golfo de San-Francisko, nordoriente de la Golden-Gate-Ponto en Nordameriko. La stelŝipara akademio situas en la teritorio Presidio de San-Francisko, pejzaĝa parko ĉe la norda pinto de la san-franciska duoninsulo, kun kelkaj pliaj konstruaĵoj pli for de la marbordo sur la duoninsulo. Aldone, pluraj filmaj epizodoj montras, ke la stelŝiparo vivtenas serion da "stelbazoj" en diversaj gravaj lokoj de la kosma teritorio de la federacio de planedoj, aŭ sur planedoj aŭ en planedaj orbitoj.