Stelling van Amsterdam

Monda heredaĵo de UNESKO

La Stelling van Amsterdam estis defenda linio, kiu situas 10 ĝis 15 kilometroj ĉirkaŭ la centro de Amsterdamo. La defenda linio estas 135 km longa, enhavas 42 fortikaĵojn kaj estas konstruita de 1880 ĝis 1920. Parto de la defenda linio estas la blendita fortikaĵo Fort Pampus en la antaŭa Zuiderzee (Suda Maro).

La stelling van Amsterdam

En 1996 la Stelling van Amsterdam fariĝis Monda heredaĵo de UNESKO.