La stelnaza talpo (Condylura cristata) estas sola specio de genro Condylura (stelnazaj talpoj), el la subfamilio amerikaj talpoj (Scalopinae). Ĝi vivas en la nordorientaj ŝtatoj de Usono kaj sudorientaj apudbordaj partoj de Kanado.

Condylura cristata MHNT
Star-nosed Mole area.png
Arealo

La sentado redakti

Ĝia nomo venas de la stranga, specifa, antaŭen-etendiĝanta nazo, kiun ornamas ambaŭflanke 11 (tiel entute 22) - kelkcentimetraj - rozkoloraj palpiloj: tiuj estas la plej sentemaj palpiloj el inter la mamuloj (ekzistas ankaŭ unu pli sentema palpilo ambaŭflanke, kiu estas pli malgranda ol la aliaj). La palp-sentaj unuoj estas la etaj svelaĵoj, nomataj Eimer-organoj. Sur unu palpilo kondukas minimume 4 nervaj fibroj de la Eimer-organoj al la cerbo: la menciita tre-sentema palpilo havas 7 tiajn fibrojn. La palpiloj estas moveblaj grupe aŭ unuope.

Vivkonduto redakti

Ĝi - kiel aliaj talpoj - fosas per la grandaj postaj kruroj kaj kaptas-manĝas vermojn. La stelnaza talpo plie povas naĝi kaj ŝatas eĉ la akvajn nutraĵojn. Ĝi fosas siajn subterajn vojetojn ce riverbordoj. Ĝi estas pli kuraĝa ol aliaj talpoj kaj aperas ofte surtere. Ĝi ŝatas la akvajn, humidajn lokojn.

Reproduktado redakti

La stelnaza talpo atingas la seksan maturecon en aĝo de 10 monatoj. La pariĝo okazas fine de la vintro, fruprintempe, la intalpo naskas unufoje po jaro 2-7 idojn, post 45-taga gravedeco en malfru-printempo aŭ frusomero. La idoj pezas 1-1,5 gramojn kaj ili jam havas videblajn palpilojn. Ili memstariĝas post 3-4 semajnoj.