Stendal

komunumo en Saksio-Anhalto, Germanio

Stendal [ŜTENdal] estas urba komunumo en Germanio kaj la administra centro de la samnoma distrikto en la germana federacia lando Saksio-Anhalto. Ĝi situas proksime okcidente de Elbo, ĉirkaŭ 120 km de Berlin oriente, ĉirkaŭ 150 km de Hannover okcidente kaj ĉirkaŭ 55 km norde de Magdeburg. La urbo estas grava kruciĝpunkto de la fervojlinioj Hannover-Berlin kaj Schwerin-Magdeburg. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 39 105 loĝantojn.

Stendal
Blazono
Stendal (Germanio)
Stendal (Germanio)
DEC

Map

Hansa urbo • urba komunumo de Germanio • ĉefurbo de distrikto en Germanio
Administrado
Federacia lando Saksio-Anhalto
Distrikto Distrikto Stendal
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 03931
Poŝtkodo 39551-39576
Aŭtomobila kodo SDL
Oficiala Municipokodo 15090535
Politiko
Komunumestro Klaus Schmotz (sen partia aparteneco)
Titolo de komunumestro Oberbürgermeister (ĉefurbestro)
Adreso de la administrejo 39576 Stendal
Markt 1
Demografio
Loĝantaro 39105 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 52° 36′ N, 11° 51′ O (mapo)52.611.85Koordinatoj: 52° 36′ N, 11° 51′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 31 m
Areo 82,31 km²
Oficiala retejo https://www.stendal.de/
vdr

Unue skribe menciita ĝi estis kiel vilaĝo Steinedal en la jaro 1022. En 1160 ĝi ricevis la merkatrajton laŭ Magdeburga juro. En 1350 la urbo apartenis al Hanso, kiun ĝi tamen ree forlasis en 1518. En 1525 estis starigita la rolando antaŭ la urbodomo. En 1640 la urbo fariĝis garnizon-urbo (kaj fakte restis tia ĝis la foriro de la lastaj sovetaj soldatoj en 1994). En 1682 terura pesto postulis tie 1205 viktimojn.

Gefiloj redakti

Vidindaĵoj redakti

  • Winckelmann-muzeo
  • Katedralo Sankta Nikolao
  • Maria-preĝejo
  • Jacobi-preĝejo
  • Petri-preĝejo
  • Kapelo de Sankta Anna
  • Urbodomo kun la rolando-statuo
  • Refektorio de la iama monaĥejo de franciskanoj
  • Kiel restaĵoj de la iama urbomuro vidindas la pordegoj Uenglinger Tor kaj Tangermünder Tor

Partneraj urboj redakti

Eksteraj ligiloj redakti