La Stepalaŭdo (Melanocorypha calandra) estas alaŭdo de mediteraneaj regionoj (Iberio, plej suda Francio, Italio kaj Balkanio; en tiuj ĉiuj landoj ĝi estas minacita je malapero pro troa pasinta ĉasado), okcidenta Azio, tra Turkio al norda Irano kaj suda Rusio. Ĝi estas anstataŭita oriente de sia parenco, nome la Dumakula alaŭdo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Stepalaŭdo
Stepalaŭdo
Stepalaŭdo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Alaŭdedoj Alaudidae
Genro: Melanocorypha
Specio: M. calandra
Melanocorypha calandra
(Linnaeus, 1766)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi estas ĉefe nemigranta en la okcidento de sia teritorio, sed rusiaj populacioj de tiu paserina birdo estas pli migrantaj, moviĝante suden vintre, tiom malproksime kiom ĝis la Arabia duoninsulo kaj eĉ Egipto. Ĝi estas tre rara vaganto al okcidenta Eŭropo.

Temas pri birdo de malferma terkultivejoj kaj stepoj. Ili nestumas surgrunde, kie la ino demetas 4–5 ovojn. La manĝaĵo estas ĉefe semoj suplementita per insektoj dum la reprodukta sezono. Ĝi estas gregema for de la reprodukta sezono.

Temas pri granda, fortika alaŭdo, 17.5–20 cm longa. Ĝi estas nedistingebla specio surgrunde, ĉefe striita grizecbruna supre kaj blankeca sube, kaj grandaj nigraj makuloj kiel duonkolumoj ambaŭflanke de la brusto; sub ili estas iom da bruna striado. Ĝi havas blankan superokulan strion. La beko estas fortika kaj kornokolora al flaveca.

Dumfluge ĝi montras mallongajn mallarĝajn flugilojn preskaŭ triangulajn, kiuj estas tre malhelaj sube kun tre videblaj blankaj malantaŭaj bordoj en flugiloj kaj en vosto. La bildoj de flugiloj kaj vosto utilas por distingi ilin el la pli orientaj parencoj.

Ĝi pleje kantas dumfluge. Ĝi aparte rimarkindas pro ĝia emo miksi imitojn de aliaj specioj en sia propra kanto: Kanabeno, Kardelo, Tufalaŭdo, Emberizo, kaj Ruĝkrona alaŭdo. La kanto estas kiel iomete pli mallaŭta versio de tiu de la kampalaŭdo, tiom muzikeca al homaj oreloj ke la Stepalaŭdo estis iam populara kaĝobirdo en sia teritorio (Kikkawa 2003). Ĝi estas menciita ekzemple en la itala proverbo "Canta come una calandra", (li aŭ ŝi kantas kiel stepalaŭdo) (Giusti 1853), kaj en la hispana romanco "Romance del prisionero", kie ties kanto estas la ununura komunikilo kiun la prizonulo havas por scii kiam estas tago (Applebaum 2004).

Referencoj redakti

 
Stepalaŭdo malsupre kaj arbalaŭdo supre
 
Melanocorypha calandra MHNT

Eksteraj ligiloj redakti