Stephen Harper

22-a ĉefministro de Kanado

Stephen Joseph HARPER (naskiĝis la 30-an de aprilo 1959 en Toronto (Ontario)) estis la 22-a ĉefministro de Kanado kaj gvidanto de la Konservisma Partio de Kanado. Li iĝis ĉefministro post kiam li gvidis la konservistojn al minoritata venko en la federacia balotado de januaro 2006, kiu finigis pli ol dekdu-jaran regadon far la Liberala Partio de Kanado.

La Tre Hon.
Stephen Harper PK, MP, MA
Ĉefministro de Kanado
Persona informo
Stephen Joseph Harper
Naskonomo Stephen Joseph Harper
Naskiĝo 30-an de aprilo 1959 (1959-04-30) (64-jaraĝa)
en Toronto
Religio Kristana kaj Misia Alianco vd
Lingvoj francaangla vd
Loĝloko Kalgario vd
Ŝtataneco Kanado vd
Alma mater Universitato de Kalgario • Richview Collegiate Institute • John G. Althouse Middle School • The Royal Conservatory of Music vd
Partio Konservativa Partio de KanadoLiberala Partio de KanadoProgresema Konservativa Partio de KanadoKanada Alianco • Reforma Partio de Kanado vd
Subskribo Stephen Harper
Familio
Edz(in)o Laureen Harper vd
Profesio
Okupo politikistoekonomikistopianisto vd
Aktiva en Otavo vd
En TTT Oficiala retejo vd
22-a ĉefministro de Kanado
Dum 6-a de februaro 200619-a de oktobro 2015
Antaŭulo Paul Martin
Sekvanto Justin Trudeau
Deputito por Kalgario Okcidenta
Dum 1993-1997
Antaŭulo Jim Hawkes (Prog-Konservisma)
Sekvanto Rob Anders (Reformista)
Estro de la Kanada Alianco
Dum 2002–2003
Antaŭulo John Reynolds (provizora)
Sekvanto (La partio kuniĝis kun la Progresisma Konservativa Partio de Kanado por krei la Konservisman Partion de Kanado)
Deputito por Kalgario Sudkcidenta
Dum 2002-
Antaŭulo Preston Manning (Kanada Alianco)
Opoziciestro
Dum 2002-2004
Antaŭulo John Reynolds
Sekvanto Grant Hill
2-a periodo
Dum 2004–2006
Antaŭulo Grant Hill
Sekvanto Bill Graham
Estro de la Konservisma Partio
Dum 2004-
Antaŭulo John Lynch-Staunton (provizora)
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Harper estis federacia deputito por la elektodistrikto Kalgario Sudokcidenta en Alberto ekde 2002, jam estinte deputito por Kalgario Okcidenta de 1993 ĝis 1997. Laŭ kanada kutimo, kiel ĉefministro, li ekhavis la titolon "La Tre Honorinda" dumvive.

Kiel fondinta membro de la Reformista Partio, li finis sian unuan deĵoron kiel deputito por gvidi la Nacian Koalicion de Civitanoj. En 2002 Stephen Harper transprenis de Stockwell Day estradon de la Kanada Alianco kaj revenis al la Ĉambro de Deputitoj kiel Opoziciestro. En 2003 li atingis interkonsenton kun Peter MacKay, estro de la Progresisma Konservisma Partio de Kanado, kunigis la Kanadan Aliancon kun la Progresisma Konservisma Partio por formi la Konservisman Partion de Kanado. Li elektiĝis la unua ne-provizora partiestro en marto de 2004.

Fono redakti

Stephen Harper estas la plej aĝa el la tri filoj de Margaret Johnston and Joseph Harper (1927–2003), kontisto dungita de Imperial Oil. Harper iris al la lernejo ĉe Richview Collegiate Institute, mezlernejo en centra Etobicoke. Li diplomiĝis en 1978 kiel plej bona lernanto de sia jaro kun meza poentaro de 95.7%, kaj li reprezentis sian mezlernejon ĉe la televizia kviz-programo Reach for the Top. Harper mallonge studis ĉe la Universitato de Toronto antaŭ ol transloĝiĝi al Edmontono, kie li dungiĝis en la nafto-industrio kiel komputila programisto. Li poste studis ĉe la Universitato de Kalgario, kie li ricevis la magistran diplomon en ekonomiko. Harper estas la unua ĉefministro depost Lester B. Pearson kiu ne studis juron. Li restas forte ligita kun la Universitato de Kalgario kaj ofte prelegis tie.

Harper edziĝis al Laureen Teskey en 1993. Ili havas filon, Benjamin (naskiĝis en 1996), kaj filinon, Rachel (naskiĝis en 1999). Harper estas la tria ĉefministro, post Pierre Trudeau kaj John Turner, kiu sendis siajn gefilojn al Rockcliffe Park Public School, publika lernejo en Otavo. Stephen Harper regule ĉeestas diservojn ĉe la preĝejo East Gate Alliance en Otavo.[1]

Harper havas plurajn hobiojn kaj partoprenis multajn arteventojn. Li estas fervora adepto de glaci-hokeo kaj la glacihokea teamo Calgary Flames, kaj li nuntempe verkas histori-libron pri la sporto.[2] Lia patro ankaŭ estis verkisto.[3] Harper ankaŭ konsentis ludi malgrandan rolon en la televidia (komedia) programo Corner Gas; la epizodo filmiĝis la 29-an de aŭgusto 2006 kaj dissendiĝos en la printempo de 2007.[4] Harper laŭdire posedas grandan kolektaĵon de gramofondiskoj kaj estas avida ŝatanto de la rokgrupoj The Beatles kaj AC/DC.[5]

Federacia balotado de 2006 redakti

 
Stephen Harper prezentas sian venkoprelegon al fideluloj de la partio en Kalgario post lia venko en la Kanada federacia balotado de 2006
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kanada federacia balotado de 2006.

Ĉefministro redakti

La Leĝo pri Federacia Respondeco redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Leĝo pri Federacia Respondeco.

Rilatoj kun Usono redakti

 
Stephen Harper kaj George W. Bush kune faras medi-konferencon ĉe la Blanka Domo la 6-an de julio 2006
 
Usona prezidento George W. Bush, meksika prezidento Vicente Fox kaj kanada ĉefministro Stephen Harper, dekstre, staras antaŭ la arĥeologiaj ruinoj de Chichen Itza ĵaŭdon, la 30-an de marto 2006.

Israel-Libana konflikto redakti

Dosiero:Canadian Prime Minister, G8 Summit.jpg
Harper ĉe la 32-a landestra konferenco de la G8 je 15-17 de julio 2006, kio fokusigis multan atenton je la israel-libana konflikto
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Internaciaj reagoj je la israel-libana konflikto de 2006.

Fontoj redakti

  • William Johnson, Stephen Harper and the Future of Canada, McClelland & Stewart, 420 pp. (June 2005) ISBN 0-7710-4350-3
  • Lloyd Mackey, The Pilgrimage of Stephen Harper, ECW Press, 221 pp. (August 2005) ISBN 1-55022-713-0

Notoj redakti

  1. "The church of Stephen Harper".
  2. Intervjuo ĉe CBC Hockey Night In Canada, la 17-an de junio 2006.
  3. Joseph Harper estis avida kolektanto de ĉapoinsignoj de la Canadian Expeditionary Force kaj verkis libron pri ĉi tiu temo (eldonis far Service Publications).
  4. Don't quit your day job Arkivigite je 2007-10-13 per la retarkivo Wayback Machine, The Regina Leader Post, 2006-08-30
  5. "Lighter side: C'est what?".

Eksteraj ligiloj redakti

Novaĵoj redakti

Ĉiuj elektoinformoj preniĝas de Elections Canada. Kursive indikitaj elspezoj indikas sumoj raportitaj kaj prezentiĝis kiam la finaj reviziitaj sumoj ankoraŭ ne estis haveblaj.