Steriligo
La steriligo (ankaŭ nomata: malfekundigo) estas kontraŭkoncipa kirurgia metodo kiu celas definitive senigi homon aŭ beston de sia reprodukta povo.
Steriligaj metodoj redakti
Ĉe la viruloj redakti
- Vazektomio: sekcio de la spermoduktojn (Ductus Deferens) ĉe la virestuloj.
- Kastrado: forpreno de la testikoj, nun uzata nur ĉe bestoj.
Ĉe la ulinoj redakti
- Ligo de la salpingoj per laparoskopa kirurgio.
- Ovariektomio: forpreno de la ovarioj kaj foje de la salpingoj.
- Histerektomio: forpreno de la utero, foje de la ovarioj kaj salpingoj.
Besta steriligo redakti
La kastrado kaj la ovarektomio celas malhelpi la seksajn kondutojn, la reprodukton kaj igi la virbestojn pli cedemaj. Por la buĉotaj bestoj, la kastrado kuntrenas profiteman plidikiĝon. La steriligo de bestinoj protektas ilin kontraŭ ginekologiaj malsanoj (piometro, uterito, kancero de utero aŭ ovarioj...)
Homa steriligo redakti
La homa steriligo celas unue kontraŭkoncipon, kvankam iaj malsanoj de la reproduktaj organoj neprigas ties ektomion.
Kastrado de viroj povas havi aliajn celojn, ekzemple, fari el ili kastritajn kantistojn aŭ eŭnukojn. Tiaj praktikoj eksmodiĝis.
Trudataj steriligoj redakti
En la kadro de eŭgenikaj programoj, iuj ŝtatoj vaste steriligis ulojn rigarditaj kiel "degeneritaj". La plej konata estas la nazia Germanio, sed la unuaj ŝtatoj kiuj programis steriligojn estis Japanio kaj Usono (Indiano) en 1907, Kanado en 1928, Svedio 1930. La eŭgenika programo de la nazia Germanio komencis en 1933 kaj trafis ĉirkaŭ 400 000 ulojn.
Eksteraj ligiloj redakti
- angle Informo pri vazektomio
- esperante Trudata steriligo: antaŭuloj kaj aliancanoj de la naziismo en Usono el Le Monde diplomatique