Sterkovce
Sterkovce (hungare Sterkóc [ŝterkOc]) estas malgranda vilaĝo en Slovakio apartenanta al municipo Čabalovce.
Sterkovce | |
hungare: Sterkóc | |
vilaĝo | |
Oficiala nomo: Sterkovce | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Prešov |
Distrikto | Distrikto Medzilaborce |
Municipo | Čabalovce |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Zemplín |
Situo | Sterkovce |
- alteco | 400 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 13′ 11″ N 21° 58′ 20″ O / 49.21972 °N, 21.97222 °O (mapo) |
Unua skribmencio | 1494 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 067 17 |
Telefona antaŭkodo | +421-57 |
Aŭtokodoj | ML |
NUTS | 520098 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Prešov
| |
Portalo pri Slovakio |
Situo redakti
Sterkovce situas inter montoj laŭ flankovojoj apud Čabalovce. Medzilaborce troviĝas je 5 km.
Historio redakti
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1494 en formo "Zterkocz". En 1694 pro epidemio la vilaĝo preskaŭ senhomiĝis. En la 18-a jarcento alvenis novaj loĝantoj. En 1787 280 vilaĝanoj loĝis en 41 domoj, en 1828 298 vilaĝanoj en 39 domoj. En 1900 Sterkóc aliĝis al Čabalovce. En 1914 pro la bataladoj de la 1-a mondmilito la vilaĝo detruiĝis.