Steve Fossett (naskiĝis la 22-an de aprilo 1944 en Jackson, Tennessee, Usono; malaperis la 3-an de septembro 2007 en la dezerto de Nevada) estis riĉega usonano.

Steve Fossett
Persona informo
Naskiĝo 22-an de aprilo 1944 (1944-04-22)
en Jackson
Morto 3-an de septembro 2007 (2007-09-03) (63-jaraĝa)
en Lima
Mortokialo aviadila akcidento
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Ĉefa Nacia Universitato de San MarcosUniversitato Stanford • Garden Grove High School • Olin Business School
Okupo
Okupo esploristo • financisto • balonisto • piloto • aŭtosportisto • entreprenisto • sailor • montgrimpanto • aventuristo
TTT
Retejo http://www.stevefossett.com/
vdr
Steve Fossett, la 8-an de februaro 2007.

Steve Fossett, kiu riĉegis pro financaj servoj, famiĝis pro siaj kvin senhaltaj mondĉirkaŭadoj: sola balone, ŝipe kaj sola avie. Li starigis 116 rekordojn pri malsamaj fakoj el kiuj 76 ankoraŭ nun (2007) validas.

Biografio redakti

Fossett kreskis en Garden Grove en Kalifornio. En 1966 li diplomiĝis ĉe la Universitato Stanford kaj en 1968 ĉe la Olin School of Business de la Universitato Vaŝingtono en Sankta-Luizo, Misurio. Fosset poste vendis krudmaterialojn ĉe la borso en Ĉikago, kaj kreis sian propran entreprenon, Marathon Securities, kiu grandege sukcesis.

Eventoj redakti

 
Steve Fossett, la 8-an de februaro 2007.

Malaperinte redakti

Steve Fossett malaperis lundon, la 3-an de septembro 2007. Je 8:45 matene li ekflugis de la Barron Hiltons Flying-M Ranch, ĉirkaŭ 130 km sudoriente de Reno, Nevado, per malpeza avio de tipo Super Decathlon de AviaBellanca Aircraft Corporation. Li flugis suden serĉante sekajn riverojn. Li havis fuelon por kvar aŭ kvinhoran flugon. Ĉirkaŭ ses horojn post la ekflugo amiko deklaris lin malaperinta. Oni ne ricevis mesaĝon de la instalita avertilo.[1]

Oni traserĉis komence 1.500 km² regionon, kiu estis pligrandigita al 25.000 km² la 6-an de septembro. La 17-an de septembro 2007 la Civil Air Patrol en Nevada haltigis grandparte la serĉadon. Intertempe retumantoj povas helpi pri la serĉado de la avio danke al kromprogramo de Google Earth kaj aktualaj satelitbildoj[2]. Pli ol 50.000 personoj partoprenis tiun serĉadon.

La 19-an de septembro 2007 la aŭtoritatoj haltigis la aktivajn serĉojn, sed diris ke avioj pretas kaze de novaj fidindaj indikoj pri lokalizo de la miliardulo. Oni deklaris lin morta je la 15-a de februaro 2008.

Montogrimpanto trovis lian stiristajn identigilojn (por aŭtomobilo kaj aviadilo), monon, puloveron en monto Mammoth Lakes en Kalifornio, la 1-an de oktobro 2008. Oni trovis ankaŭ restaĵojn de la aviadilo 500 metrojn de la identigiloj. Tiu loko situas 80 km sude de la ekflugejo.

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj

  1. Search continues for aviation adventurer Steve Fossett, CNN, 4-an de septembro 2007
  2. SAR@Home: Verteilte Suche nach Steve Fossett. Arkivigite je 2007-09-13 per la retarkivo Wayback Machine Ĉe heise online, 10-an de septembro 2007