Rakiura Insulo

(Alidirektita el Stewart-insulo)

Rakiura Insulo (angle Stewart Island, maorie Rakiura) estas la tria plej granda insulo de Nov-Zelando. Ĝi situas 30 km sude de la Suda Insulo. La insulo havas la surfacon de 1746 km².

Rakiura Insulo
angle: Stewart Island

maorie: Rakiura

insulo
Satelita bildo de Rakiura Insulo
Lando Nov-Zelando Nov-Zelando
Regiono Sudlando Regiono
Distrikto Southland Distrikto
Nacia Parko Rakiura Nacia Parko
Ĉefurbo Oban
 - koordinatoj 46° 53′ 49″ S 168° 7′ 34″ O / 46.89694 °S, 168.12611 °O / -46.89694; 168.12611 (mapo)
Plej alta punkto
 - situo Monto Anglem / Hananui
 - alteco 980 m s. m.
Areo 1 746 km² (174 600 ha)
Loĝantaro 381 (2013)
Denseco 0,22 loĝ./km²
Horzono NZST (UTC+12)
 - somera tempo NZDT (UTC+13)
Mapo de la insulo
Mapo de la insulo
Mapo de la insulo
Vikimedia Komunejo: Stewart Island

Geografio redakti

La Insulo estas apenaŭ loĝata, la sola komunumo sur ĝi estas Oban, en la golfeto Halfmoon Bay.

la insulo havas la grandon de 70×40 km, estas dense arbarkovita kaj montara. La plej granda monto, angle nomata Monto Anglem kaj maorie nomata Hananui, altas 981 m. La plej suda punkto estas la Sudokcidenta Kabo.

Historio redakti

Sur la insulo setlis unuafoje la maorioj, plej malfrue en la 13-a jarcento. La insulon malkovris kiel unua eŭropano James Cook en 1770. Ĉar li supozis, ke la insulo estas ligita al la granda insulo, Cook nomigis ĝin Suda Kabo kaj pluŝipis al sudo.

La insulojn remalkovris en februaro de 1809 kapitano Bunker dum fokoĉasado kaj konstatis, ke tiu estas insulo. Ekster la haveno kaj sola komunumo Oban ekzistis mallongtempe seg-uzino, zink-minejo, fiŝkaptejo.

Naturrezervejo redakti

Oni fondis en 2002 la 1.570 km² grandan Rakiura Nacia Parko, kiu kovras ĉirkaŭ 87% de la insulo.

Oni povas tranokti en pluraj hoteloj en Oban.

Vidu ankaŭ redakti

 
Rigardo al Oban kaj Halfmoon Bay.