Stikado

(Alidirektita el Stikaĵo)

Stikado [1][2][3], estas tekniko de vegeta reproduktado, ĉe kiu parto de patrinplanto enhavanta almenaŭ unu praĉelon estas metita en taŭgan medion kiel humidan grundon, potgrundon, kokosfibron aŭ mineralan lanon. La stikaĵo produktas novajn radikojn, tigojn, aŭ ambaŭ, kaj tiel estiĝas nova planto, sendependa de la patrino.

Stikaĵoj povas esti prenitaj per tranĉado de tigo, aŭ de unuopa folio.

Tekniko redakti

Tipe, stiki estas simpla procezo en kiu malgranda kvanto de la patrinplanto estas detranĉita. Tiu forigita peco, nomata la stikaĵo, estas apogita por kreski kiel sendependa planto.

Ĉar plej multaj stikaĵoj ne havas propran radiksistemon, ili mortas pro senakviĝo se la kondiĉoj ne estas taŭgaj. Stikaĵoj postulas humidan medion, kiu tamen ne estu tro malseka por eviti putradon. Diversaj medioj estas uzataj en tiu procezo, inkluzive de (sed ne nur) grundo, perlito, vermikulito, kokosfibro, minerala lano, argilo-grajnegoj, kaj eĉ akvo havigas la taŭgajn cirkonstancojn. La medio devas esti daŭre humida (tio ĝenerale signifas metadon de la stikaĵoj sub plasta folio aŭ en alia limigita ejo kie la aero povas esti humidigata kaj kie parta ombro povas esti kreata), por tiel malhelpi sekiĝadon de la stikaĵo. Kiam la stikaĵoj estas metitaj en la medion, ili estas humidigataj per fajna nebulo, kiel ekde sprajiloŝprucigilo. Post la komenca akvumado, oni lasas la medion preskaŭ sekiĝi antaŭ ol denove nebuligi. La celo estas atingi sufiĉan sed ne troan humidecon de la grundo. Fajna nebulo necesas por ne perturbi la plantojn.

Krome, la stikaĵoj devas esti taŭge prenitaj:

  • en la ĝusta sezono; en mezvarmaj landoj, stikaĵoj devas esti prenitaj de juna tigo printempe, de hardita tigo vintre;
  • kun la ĝusta grandeco kaj kun la ĝusta kvanto da foliaro; la longo de tigostikaĵoj de herbecaj plantoj ekzemple devas esti inter 5–15 cm kaj de lignecaj plantoj inter 20–25 cm. Ankaŭ, ĉe herbecaj stikaĵoj du trionoj de la foliaro devas esti forigitaj. Ĉe lignecaj tigostikaĵoj kompleta senfoliigo necesas.

Se la stikaĵo verŝajne ne kapablas radikiĝi, eĉ en la ĉi-supraj kondiĉoj, oni povas apliki radikigan hormonon por instigi la kreskadon de la planto. Kvankam ne esencaj, pluraj kunmetaĵoj povas esti uzataj por favori la formadon de radikoj per la eksterordinara agado de aŭksinoj, vegetaĵaj hormonoj, kiuj estas helpemaj speciale por herbecaj specioj. Inter la ofte uzataj kemiaĵoj estas indolo-3-buterata acido (IBA), utiligata kiel pulvoro, likva solvaĵoĝelo. Tiu kunmetaĵo estas aplikata aŭ al la stikaĵopinto aŭ kiel folia sprajaĵo. Radikiga hormono povas esti produktata nature - unu metodo estas trempi la flav-pintajn ŝosojn de babilona saliko en akvo, aŭ prepari "teon" de la arboŝelo de saliko.

Kiam oni uzas la ŝosojn aŭ ŝelon, ili devas esti trempitaj dum 24 horoj antaŭ uzado [4]. Mielo, kvankam ĝi ne enhavas ajnajn planthormonojn, povas ankaŭ esti efika radikiga substanco.

Iuj plantospecoj formas radikojn multe pli facile. La plej multaj sukulentostikaĵoj povas esti lasitaj sur tablo kaj malgrandaj radikoj formiĝos, kaj iuj aliaj plantospecioj povas formi radikojn kiam oni metis iliajn stikaĵojn en tason da akvo.

Tipoj de stikaĵoj redakti

 
Skemo de ĝustaj tipoj de tigostikaĵoj laŭsezone, bazita sur pluraj fontoj. Mallongigoj: eq.:ekvinokso, sol.: solstico, HW: ligneca stikaĵo, SR:duonligneca stikaĵo, SW: herbeca stikaĵo; autumnal = aŭtuna, summer = somera,winter = vintra, vernal = printempa.

Multaj vegetativaj partoj de planto povas esti uzataj. La plej oftaj metodoj estas:

  • apeksa stikaĵokapstikaĵo: la apekso de la tigo kune kun du aŭ tri nodoj estas stikitaj en la grundo
 
hedero: apeksa stikaĵo
 
pendantaj pelargonio(Pelargonium peltatum-hibridoj): apeksstikaĵo
  • Tigostikaĵo, en kiu peco de tigo estas parte enmetita en la grundon, inkluzive de almenaŭ unu folia nodo. La stikaĵo povas produkti novajn radikojn, kutime ĉe la nodo.
 
goganta jukao (Yucca elephantipes): la tigostikaĵo kun ŝoso, ĉ. 1 jaron post la stikado
 
Serimao (Monstera deliciosa): tigosikaĵo kun 1a ŝoso (maldekstre) kaj 6a ŝoso (dekstre, post fortranĉo de la ŝosoj 1 ĝis 5)
 
sango-ribo (Ribes sanguineum): radikiĝinta ligneca stikaĵo
  • Okula stikaĵo, kiu estas peceto de tigo kun aŭ sen folioj kun unu okuloj (burĝono) aŭ pli [6].
  • Foliostikaĵo, en kiu folio estas metita sur humidan grundon. Tiu devas disvolvi kaj novan tigon kaj novajn radikojn. Iuj folioj produktos unu planton ĉe la bazo de la folio. En kelkaj specioj, multoblaj novaj plantoj povas esti produktataj ĉe multaj lokoj sur unu folio, kaj tiuj povas esti instigitaj per tranĉado de la foliovejnoj.
 
usambaravioleto (Saintpaulia ionantha-hibridoj): folistikaĵo kun frexa ŝoso
 
serpenta sedo (Sedum morganianum 'Burrito'): folistikaĵo kun freŝa ŝoso (maldekstre), kapstikaĵo (dekstre)

Kvankam kelkaj specioj, kiel ekzemple saliko, rubuso kaj pelargonio povas esti kreskigataj simple metinte stikaĵon en humidan grundon, la plimulto de la specioj postulas multe da prizorgo. Plej multaj specioj postulas humidajn, varmajn, parte ombrajn kondiĉojn por sukcese stikiĝi, pro kio necesas la aliro supre priskribita. Precipe malfacilaj specioj povas bezoni freŝan aeron supre kaj varman grundon. Krome, kun multaj pli malfacilaj stikaĵoj, oni devas uzi la specon de stikaĵo kiu havas la plej grandan ŝancon de sukceso kun tiu specifa vegetaĵa specio [7].

La taŭga substrato redakti

Depende de la speco de grundo uzata, pluraj aldonaĵoj povas utili por krei bonan substraton por stikaĵoj. Tiuj aldonaĵoj povas inkludi:

Ekzemple kun simpla enpotiga grundo, triono de la ujo devus esti plenigita per sablo, por fari taŭgan grundon por stikaĵoj.

Provizado per la ĝusta humideco redakti

 
Blank-plasta forcejo, uzata por reteni la humidecon por la stikaĵoj.
 
Herbecaj stikaĵoj de Bŭus sempervirens

Kvankam ekzistas pluraj elekteblecoj ĉi tie, kutime duon-blanka plasto estas uzata por kovri la stikaĵojn. La grundo sube kaj la stikaĵoj mem estas humide konservitaj, kaj devas esti aerumataj de tempo al tempo por malhelpi formadon de ŝimoj.

Tigaj stikaĵoj redakti

En mezvarmaj landoj, stikaĵoj povas esti prenitaj de herbecaj, duonlignecaj kaj lignecaj tigoj. Tiuj prezentas specifajn diferencojn en praktiko. Herbecaj tigostikaĵoj estas printempe prenitaj, dum lignecaj vintre. Ankaŭ, por tranĉi herbecajn stikaĵojn, oni elektas la suprajn branĉojn ( kun longeco de 5–15 cm) kaj por tranĉi lignecajn stikaĵojn oni anstataŭe elektas la malsuprajn branĉojn (kun longo de 20–25 cm). Finfine, herbecaj stikaĵoj estas plantitaj super la grundo kaj lignecaj stikaĵoj estas komplete kovritaj per grundo. Ĉe lignecaj stikaĵoj, pluraj povas ankaŭ esti ligitaj kune (al fasko).

Referencoj redakti

  1. esperante Plena Ilustrita Vortaro 2002 p.1084
  2. esperante Simon, Karl-Hermann (ed.) 1995 : Lexicon Silvestre. Prima Pars. Vortaro de forsta fako. Esperantlingva parto (I eo) kun difinoj. Förderverein Lexicon Silvestre e.V., Eberswalde, 84 pp. , p.22
  3. esperante Panka, Stefan (ed.) 2009 : Lexicon Silvestre. Vortaro de forsta fako. Prima Pars (Esperano-Deutsch-Polski). Förderverein Lexicon Silvestre e.V., Eberswalde, 359 pp. , p.33
  4. How to make your own rooting hormone. Pioneerthinking.com (2005-11-02). Arkivita el la originalo je 2010-02-26. Alirita 2010-02-21. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-02-26. Alirita 2012-05-08.
  5. Scion cuttings description. Rooting-hormones.com (2009-02-01). Alirita 2010-02-21.
  6. Eye cuttings description. Rooting-hormones.com (2009-02-01). Alirita 2010-02-21.
  7. Certain plant species having more success with certain types of cuttings. Healthrecipes.com. Arkivita el la originalo je 2019-10-28. Alirita 2010-02-21. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-10-28. Alirita 2012-05-10.

Eksteraj ligiloj redakti